Lupeni (Petroșani)
El Vikipedio
(Alidirektita el Lupeni (Hunedoara))
Lupeni (Petroșani) (hungare Lupény [lupenj], germane Schylwolfbach) estas urbo en Rumanio sur la bordo de la rivero de Okcidenta Jiu, sudokcidente de Petroșani. Administre ĝi apartenas al Petroșani, Sohodol.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 8 034 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, poloj, germanoj); en 1992 32 853 (rumanoj, 12 % hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝia unua mencio skribe estas en 1850. La industriigadon de la regiono rapidigis la konstruado de fervojlinio Petroșani-Livezeni en 1892. En 1929, 1977 kaj 1991 estis strikoj kaj manifestacioj tie. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Hunyad vármegye). En 1914 oni aligis al ĝi Bărbătenii de Sus, kiu en 1910 havis 708 loĝantojn.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj [redakti]
- Anna Mária Bíró (*25-a de majo 1961): politologino.
- János Fazekas (16-a de februaro 1926 – Budapest, 6-a de marto 2004): rumania hungara politikisto.
- Klára Hadai G., familinomo Geiger (*20-a de aŭgusto 1938): – tekstilartistino, grafikistino, libroilustristino.
- Mária Hunyadi (16-a de julio 1945): tekstilartistino.
- Béla Oltyán (*28-a de aŭgusto 1929): literaturhistoriisto, kritikisto.
- Sándor Palotay (25-a de septembro 1926 – Budapest, 5-a de aŭgusto 1979): adventista pastro, prezidanto de la konsilantaro de liberaj eklezioj.
- Olivér Pittner (Lupény, 3-a de julio 1911 – Târgu Mureș, 9-a de julio 1971) pentristo Arto en Hungario.
- Ilie Schön (*15-a de februaro 1922): grafikisto.
- Sándor Suka (1-a de januaro 1921 – Budapest, 17-a de septembro 1993): aktoro.
- Zsuzsanna M. Veress, Licker (10-a de novembro 1946 – Timișoara, 24-a de januaro 1991): verkistino.[1]