Bahadur Ŝaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bahadur Ŝaho (mortis la 13-an de februaro 1537) – sultano de Guĝarato reganta en la jaroj 1526–1537. La lasta eminenta reganto de tiu ĉi ŝtato. Dum lia regado Ĝuĝaratio atingis la plej grandan teritorian amplekson. Bahadur tamen ne evitis konflikton kun potenciĝanta ŝtato de Mogola Imperio kaj portugaloj, kiuj tiutempe komerce ekspansiis en la regionon.

Militistaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Bahadur Ŝaho atingis regopovon en 1526 post la morto de sia patro. Post mallongaj bataloj li venkis siajn fratojn kaj estis agnoskita nova sultano de Guĝarato. Komence de sia regado li intervenis en Dekkana Altebenaĵo kontraŭ islamaj sultanlandoj apogante la reganton de Sultanlando Berar.

Li dufoje sieĝis la ĉefurbon de Mevar, Ĉitor (nuna Raĝastano), kiun li konkeris en 1534 danke al forta artilerio. Tio provokis reagon de Humajun, kiu konsideris la regionon sia influzono. Post batalo kun ties grandega armeo li fuĝis. Dum negoco kun portugala guberniestro okazis atenco, dum kiu li saltis de la ŝipo maron kaj dronis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]