Bakar
Bazaj informoj
Bakar, itale Buccari estas havenurbo en Kroatio. Ankoraŭ 8 komunumoj apartenas al la municipo. La nomo kroate signifas: kupro.
- Areo: km²
- Alto super la marnivelo: 0 m
- Loĝantaro en la municipo: 7 770, en la urbo: 1 610
- Poŝtkodo: 51 222
- Telefonprefikso: 51
- Aŭtokodo:
Situo
La urbo situas inter montoj kaj Adriatiko, fine de 5 km-ojn longa kaj 40 m-ojn profunda golfo, laŭ flankovojoj. Rijeka troviĝas 15 km-ojn. Pro la pitoreska ĉirkaŭaĵo la loko estas parto de Monda Heredaĵo ekde 1968.
Historio
La romianoj havis tie urbeton Volcera. La unua skriba mencio pri la loko devenis el la 13-a jarcento. En 1778 Bakar iĝis "libera reĝa urbo", samtempe la haveno iĝis "libera". En 1849 lernejo por maristoj, en 1875 Societo Kroata Navigada fondiĝis. Ĝis Traktato de Trianon Bakar apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Modrus-Fiume, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
Bakar konsistas el 3 partoj. Grad estas la supra parto, ĉe la maro troviĝas Zagrad kaj Primorje.
Vidindaĵoj
- burgo de 1530, post jarcento trakonstruita
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Margareta de 1668
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco el la 16-a jarcento
- katolika preĝejo omaĝe al Dipatrino el la 16-a j.c.
- paroĥa katolika preĝejo omaĝe al Sankta Andreo de 1830
- paroĥo de 1514
- episkopa palaco de 1499
- barokaj domoj kaj palacetoj