Balconchán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balconchán
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50366
Demografio
Loĝantaro 17  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 1° 28′ U (mapo)41.0875358-1.4604587Koordinatoj: 41° 5′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Alto 780 m [+]
Areo 19,401543 km² ( 194 0.1 543 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Balconchán (Provinco Zaragozo)
Balconchán (Provinco Zaragozo)
DEC
Balconchán
Balconchán
Situo de Balconchán
Balconchán (Hispanio)
Balconchán (Hispanio)
DEC
Balconchán
Balconchán
Situo de Balconchán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balconchán [+]
vdr

Balconchán [balkonĈAN] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Daroka Kamparo kies ĉefurbo estas Daroko mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Balconchán estas municipa teritorio en la centro de la komarko Daroka Kamparo inter tiu de Daroko kaj tiuj de Used kaj de Santed. Ĝi estas sur la monteto San Quílez en la deklivaroj de la Iberia Sistemo sur la valo de la rivero Huerva.

La loĝloko Balconchán mem estas je 92 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 780 msm. Ĝi estas tute inter Daroca nordoriente kaj Orcajo nordokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento. En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis de Daroca, kaj ekestis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Balconchán kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 19 loĝantoj. Evidente elmigrado foriris al industriaj areoj kiel Zaragozo, Daroko kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun renesanca retablo, ermitejoj, kaj krucmonumentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]