Baldakeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
protebla baldakeno dum romie katolika procesio dum la jaro 2005 en Charlotte, Nord-Karolino, Usono
trono kun reprezenta baldakeno en la palaco Ermitejo de la urbo Sankt-Petersburgo, Rusio.

Baldakeno (itale baldacchino, france baldaquin, mezaltgermane baldekin) estas tapeto, kutime el ŝtofo, kiu formas tegmenton super trono, altarolito. Sed ankaŭ kovrila tapeto, portata sur stangoj, kiun oni tenas dum solenaĵo super la kapo de religiaj aŭ civilaj altranguloj, aŭ super relikvujo, havas tiun nomon.

Origine temis pri ŝtofo el multekostega orfadena brokaĵo, produktita en BaldachBaldac, kiel dum la mezepoko en Eŭropo nomatis la urbo Bagdado.

ŝtona baldakeno en la Baziliko de Sankta Petro de Romo

En malmultaj okazoj - kiel en la Baziliko de Sankta Petro de Romo, la centra preĝejo de la romie katolika eklezio - oni ankaŭ ŝajnigis baldekenon per skulptado de valoraj ŝtonoj aŭ de bronzo, por akcenti la gravecon de trono aŭ ĉi-okaze de altaro.

Ŝablono:Ĝermo-arkitekturo