Balleza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Balleza

Balleza en Chihuahua.svg

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Chihuahua
Kodo laŭ INEGI 08007
Demografio
Loĝantaro 16235
Geografio
Koordinatoj
26°57′N 106°21′U  /  26.95°N, 106.35°U / 26.95; -106.35 (Balleza)
Alto 1580
Areo 7073,6 km²
Horzono UTC -7
Situo de Balleza en  Chihuahua (Meksiko)
DMS
Situo de Balleza en  Chihuahua
Situo de Balleza en Chihuahua
v  d  r
Information icon.svg

Balleza estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Chihuahua, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. Balleza mem ene de la subŝtato situas relative sude kun limo al subŝtato Durango. La ĉefurbo de la komunumo estas Mariano Balleza. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 16235 loĝantojn. El tiuj estis 8294 viroj kaj 7941 virinoj. La komunumo havas surfacon de 7073,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1580 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 469,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 16,0 °C.

Tempozono[redakti | redakti fonton]

La komunumo, kiel la tuta subŝtato apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 14429 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 6061 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 42,01  % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]