Balotkarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balotkarto estas karto uzata okaze de baloto. Tiu karto povas esti uzata por kontrolo okaze de tradicia baloto per paperaj balotiloj aŭ de elektronika baloto.

En Francio[redakti | redakti fonton]

Ekstero de franca balotkarto.

En Francio, ĝi certigas la enskribon de balotanto sur la listoj de balotantaro kaj permesas voĉdoni (eĉ se ĝia prezento ne estas deviga okaze de voĉdono)[1].

Ĝis antaŭ 1993, la balotkarto nomiĝis « CARTE D'ÉLECTEUR » (esperante "Karto de balotanto"). Ekde la eŭropaj balotoj de la 12-a de junio 1994, ĝi nomiĝas « CARTE ÉLECTORALE », (esperante "balotkarto") iuj reprezentantinoj de feminismaj movadoj estis postulintaj « CARTE D'ÉLECTRICE » (esperante "karto de balotantino") por la virinoj kaj la administracio preferis tiun kompromison, malpli kostan ol du malsamaj kartoj, al konsilo de Franca Akademio[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]