Bandar-e Anzali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bandar-e Anzali · بندر انزلی
urbo de Irano
Administrado
Lando  Irano
Provinco Gilano
Telefonkodo 0181
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 118 564  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 28′ N, 49° 27′ O (mapo)37.47305555555649.457777777778Koordinatoj: 37° 28′ N, 49° 27′ O (mapo) [+]
Alto −20 m [+]
Horzono UTC+03:30
Bandar-e Anzali · بندر انزلی (Irano)
Bandar-e Anzali · بندر انزلی (Irano)
DEC
Bandar-e Anzali · بندر انزلی
Bandar-e Anzali · بندر انزلی
Situo de Bandar-e Anzali · بندر انزلی

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bandar-e Anzali [+]
vdr

Bandar-e AnzaliBandar-e EnzeliHaveno Anzali (perse بندر انزلی, Bandar-e Pahlavi (perslingve: بندر پهلوی) antaŭ la Irana revolucio estas urbego, havenurbo kaj ripozloko en norda Irano, en Provinco Gilano laŭ bordo de la Kaspia maro. La urbego estas ĉefurbo de la samnoma distrikto. En la loknomo Bandar signifas: haveno, tial la pli mallonga nomformo estas Anzali.

Urbodomo
la centra urba minareto estas lumturo kaj horloĝa turo
Hotelo
muzika pavilono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Mapo pri Irano, Anzali estas ruĝa punkto

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bandar-e Anzali konstruiĝis sur du sablaj duoninsuloj, ĉe la Mordab-laguno. La haveno troviĝas inter la du duoninsuloj. Proksima metropolo estas Raŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bandar-e Anzali estas malnova urbo en la antikva Irano. Longe ĝi estis sekura haveno por komercŝipoj kaj fiŝkaptistaj boatoj. En 1919 dum la kolapso de la kontraŭsoveta (blanka) rusa armeo dek ok el liaj ŝipoj serĉis rifuĝon en Anzali. En la sekva jaro la sovetia floteto de dek tri ŝipoj faris surprizatakon en Anzali, konkerante la britan garnizonon kaj la dek ok blankajn rusajn ŝipojn. La sovetianoj (ruĝuloj) deklaris la Gilanan Sovetan Respublikon, kiu falis en 1921. La havenurbo prenis la nomon Pahlavi en 1935. Dum la 2-a mondmilito en 1942 evakuita pola trupo ŝipe alvenis al Anzali.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bandar-e Anzali ankaŭ hodiaŭ estas la plej granda kaspia haveno de Irano. La varma kaj humida vetero permesis al tiu regiono kultivi rizojn kaj teojn. La urbego estas centro de produktado pri kaviaroj, tio estas plene ŝtatmonopolo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bandar-e Anzali havas la plej humidan klimaton en Irano, havante mediteranean klimaton. Jare estas precipitaĵo po 1853,5 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter septembro-decembro pli ofte.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bandar-e Anzali havas trairan vojon, kiu sekvas la marbordon, estas elbranĉiĝo al la meza landparto. Estas bona ligo aŭtovoje kun Mazenderano, Azerbajĝano kaj Teherano. La urbego estas ligita per du pontoj al la proksima insulo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]