Monbileto

El Vikipedio
(Alidirektita el Banknoto)
Saltu al: navigado, serĉo
Sovetia 25-rubla monunuo de 1961 kun profilo de Lenin

Monbileto estas ambaŭflanke presita peco el paperoplasto, emisiita de valuta banko aŭ de ŝtato kiel laŭleĝa pagilo. Oni diras ankaŭ «bankbileto», nur «bileto» aŭ «papermono».

Monbiletoj ofte estas uzataj paralele al moneroj. Kutime oni uzas biletojn por altaj valoroj, metalajn monerojn por malaltaj.

[redakti] Monfalsado kaj protekto kontraŭ ĝi

Ĉar monbileto apenaŭ havas materian valoron, ekzistas la problemo de monfalsado. Por malhelpi falsadon la emisiantoj uzas specialajn rekonilojn, ekzemple:

  • tre delikatan preson kun multaj detaloj
  • diversajn kolorojn
  • paperon kun metala fadeno
  • paperon kun akvomarko
  • travideblan plaston, en kiu estas fenestro (ne fotokopiebla)
  • detaloj dispartigitaj al la du flankoj de la bileto, tiel ke nur rigardante ĝin antaŭ lumo videblas la tuta objekto
  • spegulaj markoj (ne fotokopieblaj)
  • hologramoj (ne fotokopieblaj)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Rusaj monbiletoj 1898—1917 (eo)
Ekstera ligilo  Catalogue of modern World Banknotes (en, ru)


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj