Banoterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Banoterapiobalneoterapio, estas terapio per banado, ĝenerale en mara (marakvoterapio, talasoterapio) aŭ minerala akvo. Tiu estas unu el la plej malnovaj terapioj, kiujn la homo konas. Eĉ kelkaj bestoj baniĝas en specialaj fontoj por kuraciĝi. Hipokrato, Galeno kaj Celso jam citis banadon kiel kuracilo.

Akvo agas pleje pere de la haŭto, kies riĉa reto de kapilaraj angioj kaj nervaj fibroj transigas tiun agon sur la internajn organojn. Ĝustadire ne estas do la akvo, kiu kuracas, sed la reago de la organismo antaŭ la stimulo de la akvo. Tial la akvoterapiisto devas esti tre kompetenta kaj apliki tiun kuracilon ĝustatempe laŭ kelkaj elementaj reguloj kun speciala konsidero al la individua kondiĉaro de la malsanulo.


Oni povas meti en akvo kuracajn aŭ flarajn plantojn, banigi per malvarma aŭ varma akvo, ktp. Kelkaj homoj eĉ baniĝas per lakto, vino, koto aŭ alia likvo.

Fangoterapio estas banoterapio surbaze de termala ŝlimo.

Skota duŝo esta duŝo dum kiu alternas varma kaj malvarma akvo.


Vidu ankaŭ: