Bansuri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hariprasad Ĉaurasia ludante Bansuri.
Bambua bansuri.

La bansuri estas transversa fluto de Suda Azio farita el unusola peco de bambuo kun ses aŭ sep fingrotruoj. Ĝi estas antikva muzika instrumento asociata kun bovoj kaj paŝtista tradicio, kaj ĝi estas tre ligita al la amhistorio de Kriŝno kaj Radhao kaj estas ankaŭ priskribita en pentraĵoj de Budhismo el ĉirkaŭ 100 a.K. La bansuri estas adorata kiel dia muzikilo de la dio Kriŝno kaj estas ofte asociata kun la danco Rasa fare de Kriŝno; mitologiaj rakontoj parolas ke la melodioj de la fluto de Kriŝno havas fascinan kaj sorĉan efikon ne nur super la virinoj de la regiono Braj, sed ankaŭ super la animaloj de la regiono. La nordbarata bansuri, tipe ĉirkaŭ 14 colojn longa, estis tradicie uzata kiel sopran-instrumento ĉefe por akompanado en pli malpezaj komponoj kiaj ĉe filma muziko. La basa variaĵo (proksimume 30", tona E3 ĉe A440Hz), pionirita de la muzikisto Pannalal Ĝoŝ iĝis nenesuperflua en Hindustana klasika muziko dum pli ol duona jarcento. Flutoj bansuri gamas laŭgrande el malpli ol 12" al preskaŭ 40" (colojn).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]