Barbara Strozzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pentraĵo de Bernardo Strozzi titulita "Muzikistino kun gambovjolo " pri kiu oni kredas ke ĝi montras Barbara Strozzi

Barbara STROZZI, nomata ankaŭ Barbara Valle (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1619 en Venecio, mortis la 11-an de novembro 1677 en Padovo) estis itala kantisto kaj komponisto de la baroko.


Vivo

Barbara estis la adoptita filino kaj eble la ne legitima filino de Giulio Strozzi. Ŝia adoptopatro fondis en 1637 la "Accademia degli Unisoni" de li fundita, kie ŝi estis invitata deklami kaj kanti siajn proprajn komponaĵojn. Ŝi muzikigis tekstojn de sia patro kaj de aliaj membroj de Veneciaj akademioj.

Ŝi studis kompozicion ĉe Francesco Cavalli kaj Marco Antonio Cesti. Post la morto de sia patro ŝi verŝajne estis devigata transvivi per sia laboro kiel komponisto. Ĝis antaŭ nelonge oni kredis, ke Strozzi estis amoristino aŭ demimondulino, ĉar ŝi estis fraŭlina kaj laŭraporte ŝia rilato al la amikoj de ŝia patro estis malĉastaj. Tamen evidentas, ke finfine tri el ŝiaj kvar gefiloj havis la saman patron (Giovanni Paulo Vidman), kio indikas, ke li estis ŝia amoranto aŭ amato, dum kiam li ankoraŭ vivis. Post lia morto verŝajne Strozzi subtenis sin per ruzaj investoj ŝiaj komponaĵoj. kvankam ŝi dediĉis siajn publikaĵojn al diversaj gravaj personoj inkluzive Ferdinando la 2-a de Aŭstrio kaj Sophia, dukino de Brunsvigo kaj Luneburgo, ne evidentas, ke tiuj ĉi "patronoj" rekte subtenis ŝin.

Verkaro

La granda plimulto de ŝiaj verkoj estas komponaĵoj por soprano solista kaj figurita baso, pro kio estas pensebla, ke ŝi mem prezentis siajn komponaĵojn koncerte. La plej granda okupo de ŝi elektita estas tiu de unu kantvoĉo, du melodiaj instrumentoj kaj baso kontinua. Ŝia muziko estas profunde enradikiĝinta en la tekniko nomata "seconda prattica", kies ĉefa ekzemplo estas la verkaro de Claudio Monteverdi. Ŝiaj komponaĵoj montras, ke ŝi estis familiara kun la tiam kutimaj stilrimedoj; ili havas komunecon kun la frua opero. Individue formitaj estas i.a la virtuozaj baslinioj. La disonanctraktado ofte deflankiĝas pro la sonpitoreska tekstprezentado de la reguloj de strikta kompozicio. Plurfoje Barbara Strozzi utiligas la militecan ĝenron. Tamen, ŝiaj verkoj prezentas pli emfazon lirikan, eble bazanta sur sia propra voĉamplekso. Multajn de la literoj de ŝiaj pecoj skribis ŝia patro Giulio. Strozzi skribis ariojn, kantatojn dramecajn, madrigalojn kaj duetojn. Ŝi publicis ok volumojn da verkoj inkludantaj pli kantatoj ol ajna aliaj komponisto de la 17-a jarcento.

Verkoj

  • Il primo libro di madrigali, por 2-5 voĉoj kaj baso kontinua, op. 1 (1644)
  • Cantate, ariette e duetti, por 2 voĉoj kaj baso kontinua, op. 2 (1651)
  • Cantate e ariette, per 1-3 voĉoj kaj baso kontinua, op. 3 (1654)
  • Sacri musicali affetti, libro I, op. 5 (1655)
  • Quis dabit mihi, mottetto por 3 voĉoj (1656)
  • Ariette a voce sola, op. 6 (1657)
  • Diporti di Euterpe ovvero Cantate e ariette a voce sola, op. 7 (1659)
  • Arie a voce sola, op. 8 (1664)

Fontoj

Ellen Rosand with Beth L. Glixon. "Barbara Strozzi", Grove Music Online, ed. L. Macy (accessed majo 11 2024), grovemusic.com (subscription access).

Glixon, Beth L. “More on the life and death of Barbara Strozzi,” The Musical Quarterly, 83, no.1 (spring 1999): 134-141.

Glixon, Beth L. “New light on the life and career of Barbara Strozzi,” The Musical Quarterly, 81, no.2 (summer 1997): 311-335.

Heller, Wendy. "Usurping the Place of the Muses: Barbara Strozzi and the Female Composer in Seventeenth-Century Italy," The World of Baroque Music: New Perspectives, ed. George B. Stauffer, Bloomington: Indiana University Press, 2006; 145-168.

Kendrick, Robert. “Intent and Intertextuality in Barbara Strozzi’s Sacred Music,” Recercare: Rivista per lo Studio e la Practica della Musica Antica, 14 (2003): 65-98.

Rosand, Ellen. “Barbara Strozzi, Virtuosissima Cantatrice: the Composer’s Voice,” Journal of the American Musicological Society, 31, no. 2 (summer 1978): 241-81.

Rosand, Ellen. “The Voice of Barbara Strozzi,” Women Making Music, eds. Jane Bowers and Judith Tick, Urbana, Illinois: University of Illinois Press, 1986; 168-90

Discografio

  • A New Sappho Favella Lyrica. Koch 7491. (Julio 2000)
  • Arias and Duets Christine Brandes, Jennifer Lane, Kurt-Owen Richards, New York Baroque. Eric Milnes, dir. Dorian 93218. (Febrero 2001)
  • Arie Antiche Maria Bayo Claves 9023. (Mayo 1999)
  • Arie & Cantate, Op. 8 La Risonanza, Emanuela Galli, Fabio Bonizzoni y al. Glossa GDC 921503. [1] Octubre 2001/02

Ligiloj