Francesco Cavalli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Francesco Cavalli

Francesco CAVALLI, verdire Pier Francesco Caletti-Bruni (n. 14-an de februaro 1602 en Crema; m. 14-an de januaro 1676 en Venecio) estis Itala komponisto kaj orgenisto. Lia pseŭdonimo estas nomo de mecenato, de Venecia nobelo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis disĉiplo de la monaĥo Giovanni Battista, orgenisto de la katedralo de Crema, li vojaĝis al Venecio en 1616, kie li membriĝis en la ĥoro de la basiliko de San Marco kiel kantisto (tenoro), iĝis lernanto de Monteverdi. En 1617 Claudio Monteverdi dungis lin kiel kantisto ĉe la katedralo San Marco en Venecio. Ĉi tie Cavalli 1639 iĝis vicorgenisto, iom poste li ricevis la funkcion de orgenisto en la preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo, en 1665 li iĝis ĉefa orgenisto ce San Marco kaj finfine en 1668 maestro di cappella. Nuntempe li ĉefe estas konata pro siaj operoj.

Cavalli komencis en la jaro 1639 verki operon por la scenejo de la teatro San Cassiano, Le Nozze di Teti e di Peleo, la unua opero Venecia, kies muzikon oni konservis. Ekde tiam li regule komponis por la teatrejoj Veneciaj. Kelkajn el siaj verkoj oni ankaŭ interpretis en aliaj urboj: L’Egisto (Vieno, 1643 kaj Parizo, 1646), Il Giasone (Parizo, 1649), L’Orione (Milano, 1653). Kaj baldaŭ li internacie tiel famiĝis, ke en 1660 Mazarino komisiis lin per komponado de opero prezentota okaze de la inaŭgurado de la teatro de la Tulerioj, konstruita de G. Vigarani. Tial li vojaĝis al Parizo, kie li komencis komponi Ercole amante. La 22-an de novembro de la sama jaro sia Serse, unuafoje prezentita en Venecio en 1654, estis prezentata en la Granda Galerio de la Louvre, kune kun baletoj de Jean Batiste Lully. La inauguradio de la teatro prokrastiĝis kaj la prezentado de Ercole amante ne iĝis granda sukceso en februaro 1662 postla morto de Mazarino. Post tio Cavalli revenis al Venecio, kie li sin dediĉis ĉefe al la sakrala muziko.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Monteverdi fondis per L'Orfeo la operon Eŭropskale kiel developmentmuzika-literatura eksperimento kaj postlasis per sia fina verko L'Incoronazione di Poppea pompan draman spektaklon. La operoj de Cavalli estas ekzemplaj por kontinua muzika evoluo de unu komponisto ekde la komenco ĝis la fino de la 17-a jarcento in Venecio — nur malmultaj operoj de aliaj komponistoj transvivis, precipe tiuj de Monteverdi kaj Antonio Cesti. La evoluo estas aparte interesa por studantoj, ĉar kiam Cavalli komencis komponadon, la opero estis tute nova ĝenro kaj je la fino de sia kariero ĝi estis maturiĝinta al populara amuzo. Por la limigita spaco de la tiamaj teatroj li reduktis la ekstravagancan orkestron de Monteverdi je pli praktikeblaj mezuroj kaj enkondukis melodiajn ariojn en la muzikon samkiel amatajn tipojn en siajn libretojn. Siaj operoj montras ĉiujn karakterizajn troigojn kaj absurdecojn de la 17-a jarcento, sed ili enhavas ankaŭ rimarkindan senton kaj por dramecaj efikoj kaj ankaŭ por muzika facileco kaj groteskan humuron, kiu estis karakteriza por la granda Itala opero ĝis la morto de Alessandro Scarlatti.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Cavalli postlasis dudek sep operojn, el kiuj la mlejmultaj estas depotitaj en la Biblioteca Marciana de Venecio. Krom operojn Cavalli verkis muzikigojn de la magnifikato laŭ la granda Venecia plurĥora stilo, muzikigojn de la Marianaj antifonoj kaj aliajn muzikaĵojn laŭ konservativa maniero, speciale rekviemon, kiu estis verŝajne komponita por sia propra enterigo, kaj ankaŭ instrumentan muzikon.

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Le nozze di Teti e di Peleo (1639)
  • La Dafne (1640)
  • La Didone (1641)
  • L'Amore innamorato (1642, malaperinta)
  • La virtù de' strali d'Amore (1642)
  • L'Egisto (1643)
  • L'Ormindo (1644)
  • La Doriclea (1645)
  • Il Titone (1645, malaperinta)
  • Il Giasone (1649)
  • L'Euripo (1649, malaperinta)
  • L'Orimonte (1650)
  • L'Oristeo (1651)
  • La Rosinda (1651)
  • La Calisto (1652)
  • L'Eritrea (1652)
  • Il Delio (La Veremonda, l'amazzone di Aragona) (1652)
  • L'Orione (1653)
  • Il Ciro (1654)
  • L'Hipermestra (L'Ipermestra) (1654)
  • Il Xerse (1655)
  • L'Erismena (1655)
  • La Statira (Statira principessa di Persia) (1655)
  • L'Artemisia (1657)
  • Impermnestra (1658)
  • L'Antioco (1659, music lost)
  • Il rapimento d'Helena (Elena) (1659)
  • L'Ercole (Ercole amante) (1662)
  • Scipione affricano (1664)
  • Mutio Scevola (Muzio Scevola) (1665)
  • Il Pompeo Magno (1666)
  • L'Eliogabalo (1667)
  • Coriolano (1669, malaperinta)
  • Massenzio (1673, malaperinta)

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Musiche sacre (1656) enhavas mesojn, himnojn, magnifikaton kaj ses plurvoĉaj sonatoj)

Fontoj kaj alia literaturo[redakti | redakti fonton]


Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Francesco Cavalli en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")