Barbara Vlasits
Barbara Vlasits | |
---|---|
Barbara Vlasits | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1988 (35-jaraĝa) en Veszprém |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Barbara Vlasits [vlaŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vlasits Barbara estas hungara aktoro. Ŝia edzo estis Szláven Vidákovics.
Barbara Vlasits[1][2] naskiĝis la 20-an de septembro 1988 en Veszprém (urbo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Barbara Vlasits maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2007, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2013. Ŝia ĉefinstruisto estis Gábor Rusznyák. Jam ekde 2012 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Pécs), krome ŝi havas rolojn en aliaj teatroj kaj en la loka televizio. Ŝi ricevis premion en 2019.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Multa Bruo pri Nenio - Julietta
- Hamleto - Ophelia
- Molière: Tartufo - Mariane
- József Katona: Bánk bán - Melinda
- Miklós Vitéz: Sonĝoaŭto (teatra versio) - Sári
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - ina titolrolo
- Ferenc Molnár: A doktor úr - Lenke
- Mihály Fazekas: Lúdas Matyi - Erzsike Döbrögi
- Mihály Eisemann: Én és a kisöcsém (opereto) - Piri
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Made in Hungaria (2009)
- Karádysokk (televizia serio, 2011) - Lili
- Egynyári kaland (televizia serio, 2015) - Anett
- Alsós (2020)