Barnaby Rudge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barnaby Rudge
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1840
Eldonejo Chapman and Hall
Ĝenro historia fikcio
Loko de rakonto Essex
vdr

Barnaby Rudge: A Tale of the Riots of Eighty (ofte konata kiel Barnaby Rudge) estas historia romano de la fama brita romanisto Charles Dickens. Barnaby Rudge estis unu el la du romanoj (el kiuj la alia estas The Old Curiosity Shop) kiujn Dickens publikigis en sia mallongdaŭra (1840–1841) ĉiusemajna seria Master Humphrey's Clock. La agado de Barnaby Rudge okazas dum la Gordon-tumultoj de 1780.

Barnaby Rudge estis la kvina el la romanoj de Dickens kiuj estis publikigitaj. Ĝi estis dekomence planita por aperi kiel unua, sed ŝanĝoj de publikigisto kondukis al multaj prokrastoj, kaj ĝi aperis por la unua fojo en seria formo en la "Clock" el februaro al novembro 1841.

Ĝi estis la unua historia romano de Dickens. Lia nura alia estas la multe pli posta A Tale of Two Cities, kies agado okazas ankaŭ en revolucia epoko.[1] Ĝi estas unu el la malplej popularaj romanoj de Dickens[2] kaj ĝi rare estis adaptita al kino aŭ televido. La lasta produkto estis produkto de 1960 de BBC; antaŭ tio, oni faris mutajn filmojn en 1911 kaj 1915.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. retejo Online Literature; Barnaby Rudge
  2. Peter Ackroyd nomis ĝin "one of Dickens's most neglected, but most rewarding, novels"