Batalo ĉe Nemiga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo ĉe Nemiga. Miniaturo de Radzivilla kroniko
Kieva Regno komence de la 12-a jarcento

La Batalo ĉe Nemiga (ruse Битва на реке Немиге, beloruse Бітва на Нямізе) estis granda kolizio inter Polacka princlando gvidita de Vseslav Brjaĉislaviĉ kaj triumviraro de Kieva, Ĉernihiva kaj Perejaslava princlandoj estrita de filoj de Jaroslavo la Saĝa: Izjaslav Jaroslaviĉ, Svjatoslav Jaroslaviĉ kaj Vsevolod Jaroslaviĉ. Ĝi okazis la 3-an de marto de 1067 ĉe rivero Nemiga.

En la priskribo de la batalo nuntempa ĉefurbo de Belorusio Minsko unuafoje estis menciita.

Laŭ kieva kronikisto Vseslav malvenkis kaj retiriĝis al Polack. Kievaj princoj ne persekutis lin, sed ili okupis sudan teritorion de Polacka princlando.

La batalo ankaŭ estas priskribita en Parolo pri la militiro Igora, en kiu analisto mencias ĝiajn reciprokan kruelecon kaj multajn viktimojn.