Baziliko San Isidoro en Leono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La baziliko San Isidoro en Leono, Hispanio

La baziliko San Isidoro (hispane: Real Basilica De San Isidoro) estas preĝejo en Leono (Hispanio). Ĝi estis konstruita de la 10-a ĝis la 12-a jarcento kaj famiĝas kiel majstroverko de romanika konstruarto.

La nacia sanktejo estas ekde 1063 tombejo de la sanktulo Isidoro de Sevilo, kiu estis ĉefepiskopo de Sevilo kaj unu el la ĉefaj okcidentgotaj ekleziuloj de la 7-a jarcento.

Pro la unikaj plafonpentraĵoj la reĝa tomboĉambro, la panteon real, estas ankaŭ nomita sikstina kapelo de la romaniko. La pentraĵoj montras la ĉiutagan mondon de la 12-a jarcento. En la preĝeja muzeo troviĝas altvaloroj aĵoj el la trezorejo, kiel ekzemple la relikvujo de sankta Isidoro kaj agata kaliko de Dona Urruca el la 11-a jarcento.

Eksteraj ligiloj