Agato

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agate banded 750pix.jpg

Agato estas amorfa, tavole kolorigita formo de kalcedono, demetiĝinta en geodojn, laŭ paralelaj tavoloj, prezentante variajn, ordinare diafanajn koloraĵojn. Ĝi havas la durecon de 6,5 laŭ la Mohs-skalo, kaj denson de 2,58. Ĝi troviĝas en magmaj rokaroj.

Ĝi havas la kemian formulon de SiO2. Ĝi estas mikrokristala kvarctipo.

Ĉar ĝi estas dura, tiel ĝi estas uzata por teknikaj iloj, sed servas ankaŭ por juvelaĵoj.

[redakti] Historio

La originalan nomon de agato (aĥat) donis Theophrastos post rivero Achates (hodiaŭ Drilo, Sicilio), kie oni trovis ĝin. Tiu skriba formo (kun ch) restis nur en kelkaj lingvoj. Ĉe la plimulto la nomo ŝanĝiĝis al agat(o).

Jam en la fruaj epokoj havis ĝi altan valoron. Ĝi estas menciita jam en la Biblio, en la 2-a libro de Moseo, 28, 17-20.

Gravaj minejoj de agato estas en Brazilo kaj Urugvajo.

[redakti] Varietoj

Laŭ la diverskoloraj tavoloj, oni nomas diverse la agatojn. Plej gravaj estas


La plej granda agato superis eĉ la 35 tunojn (1902).

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.minsocam.org/MSA/collectors_corner/arc/silicanom.htm
Ekstera ligilo  http://www.meyers-konversationslexikon.de
Ekstera ligilo  http://www.mineralienatlas.de/phpwiki/index.php/Achat
Ekstera ligilo  http://www.goodmorning.de/gm_edel_achat.html
Ekstera ligilo  Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.deYouTube
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj