Bazuel
| Bazuel | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Cambrai | |
| Kantono | Le Cateau-Cambrésis | |
| Urbestro | S-ro Jean-Félix Macarez 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59360 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59055 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 602 (2006) | |
| Loĝdenso | 51 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°05′31″N 3°35′31″O / 50.09194°N, 3.59194°OKoordinatoj: 50°05′31″N 3°35′31″O / 50.09194°N, 3.59194°O | |
| Alto | 112 m - 158 m | |
| Areo | 11,81 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Bazuel estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 602 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Bazuel situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksime al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Bazuel etendiĝas sur 11,81 km².
Historio[redakti]
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Félix Macarez, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Vidindaĵoj[redakti]
La loka preĝejo, dediĉita al Sankta Vaast, datiĝas de la jaro 1850.
Administrado[redakti]
Bazuel apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.