Beate Klarsfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beate Klarsfeld (2013)
Beate Klarsfeld (1986)

Beate Auguste KLARSFELD-KÜNZEL (n. la 13-an de februaro 1939 en Berlino) estas germana-franca ĵurnalistino kaj nazio-ĉasantino.

En 1960 ŝi renkontis la jud-francan juriston Serge Klarsfeld al kiu ŝi en 1963 edziniĝis en Parizo. Ŝi jam dum jaroj kunlaboras kun sia edzo por senmaskigi militkrimulojn. En 1968 ŝi malkovris ke la tiama okcident-germana kanceliero Kurt Georg Kiesinger estis nazio dum la Dua Mondmilito. Dum CDU-kongreso ŝi vangofrapis lin, pro kio ŝi estis komdamnita je kvar monata prizonpuno.

En 1979 en Novjorko fondiĝis la Beate Klarsfeld Fondaĵo kiu batalas kontraŭ la antisemitismo.

Eksteraj ligiloj