Bendofoledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pholis fasciata.jpg
Pholis fasciata

La Bendofoledo (Pholis fasciata) estas la nura specio de foledo kiu vivas en la Arkta Oceano. Oni konas malmulton pri ties vivociklo aŭ reproduktado.

Fizikaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

La Bendofoledo atingas ĉirkaŭ 30 cm de longo kaj havas longecan korpon, iom kiel de angilo. Ties dorsa naĝilo havas malgrandajn pikilojn kaj ties haŭto estas kovrita de malgrandaj skvametoj. Ties koloro gamas el brila ruĝoranga al verdecflava. Ĝi havas fajnajn, malhelajn ruĝajn bendojn tra la ventro, kaj blankajn makulojn kun nigraj punktoj en sia malantaŭaj kaj dorsaj naĝiloj. Olivec-verdaj kaj nigraj bendoj etendas el la kapoverto suben tra la okuloj kaj la vangoj. La brustaj naĝiloj estas malgrandaj (malpli ol la duono de la longo de la kapo), kaj estas ventumilformaj. La pelvaj naĝiloj estas ĉu tre malgrandaj aŭ eĉ forestas.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Bendofoledo vivas en arktaj kaj ĉearktaj akvoj en la Arkta Oceano, ĉe Suda Labrador kaj Okcidenta Gronlando, kaj en Norda Pacifika Oceano. Ili loĝas en la benta zono, ĉe sablo, rompitaj konkoj, kaj gruzo. La temperaturo de la akvo kutime gamas inter 5-10 gradoj Celsius.

Referencoj[redakti | redakti fonton]