Beranuy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beranuy
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22485
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 0° 36′ O (mapo)42.3683333333330.59277777777777Koordinatoj: 42° 22′ N, 0° 36′ O (mapo) [+]
Alto 1 160 m [+]
Areo 63,755553 km² ( 637 5.5 553 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beranuy (Provinco Ŭesko)
Beranuy (Provinco Ŭesko)
DEC
Beranuy
Beranuy
Situo de Beranuy
Beranuy (Hispanio)
Beranuy (Hispanio)
DEC
Beranuy
Beranuy
Situo de Beranuy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beranuy [+]
vdr

Beranuy [beraNUJ] (oficiale Veracruz ĝis 2011, kaj Beranui en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝi formas parton de la Aragona Strio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ballabriga.
Monaĥejo de Sankta Maria de Obarra.

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Isábena.

La municipa ĉefurbo estas en la kerno de Beranuy.

Ĝi limas norde kun Laspaúles kaj Bonansa, oriente kun Sopeira kaj Arén, sude kun Isábena kaj okcidente kun Torre la Ribera.

Oni parolas variaĵon de la kataluna.

Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj:

  • Ballabriga
  • Beranuy (municipa ĉefurbo)
  • Biascas de Obarra
  • Calvera
  • Castrocit
  • Las Herrerías de Calvera
  • Morens
  • Pardinella
  • Raluy

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Beranuy mem kiel sidejo de la municipo (1 160 msm)[2] estas je 123 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1605 sude kun la cetero de la valo de la rivero Isábena kaj nordoriente kun Bonansa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Calvera.

La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj Beranuy kaj Calvera en la 1960-aj jaroj.

Beranuy aperis citita en la historia dokumentaro ekde 1052 kiel Baranui, Beranue, Bellanui, Ueranue, Ueranui kaj Veranui.[3]

En Calvera estis monaĥejo eble jam en la 7-a kaj 8- jarcentoj. Ĝi estis fortikigita dum postaj jarcentoj kaj ĉirkaŭ la 10-a jarcento la Monaĥejo de Sankta Maria de Obarra estis grava centro eklezia en Ribagorza.

Biascas de Obarra aperis citita en la historia dokumentaro kiel Bescheras en 1085 kaj Bescharas en 1202. Castrocid estis citita en 990.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Beranuy kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 72 loĝantoj (2022).[4]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Pardinella.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • La urba kerno.
  • Monaĥejo de Sankta Maria de Obarra.
  • Preĝejoj kaj romanikaj ermitejoj.
  • Naturaj lokoj.
  • En Biascas de Obarra estas arka fontan-bestotrinkujo kaj fontanoj de Sankta Kristoforo.
  • En Calvera preĝejo de Sankta Andreo de la 11-a jarcento reformita en la 13-a kaj 16-a jarcentoj kaj restaŭrita en la 20-a jarcento; restaĵoj de la mezepoka kastelo; Ermitejo de Sankta Valero, romanika de la 11-a jarcento.[5]
    • Ermitejo de Sankta Maria de la Cuadra, de la 12-a jarcento, de lombard-romanika stilo, nuntempe stalo.[6]
    • Monaĥejo de Obarra.
  • En Castrocid romanika preĝejo de Sankta Kristoforo.
  • En Raluy romanika preĝejo kaj romanika ermitejo ruina.

Bildoj de la Monaĥejo de Sankta Maria de Obarra[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. Ubieto, A. Toponimia aragonesa medieval. Valencia, 1972, p. 56.
  4. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
  5. Laglera, C. Inventario de las ermitas de Huesca. Tomo 2. Ribagorza. Huesca, Pirineo, 2019, p. 132.
  6. Laglera, C. Inventario de las ermitas de Huesca. Tomo 2. Ribagorza. Huesca, Pirineo, 2019, p. 133.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Beranuy en la hispana Vikipedio.