Berbera (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Berbera, arabe بربرة estas grandurbo kaj grava havenurbo en Somalio, en la memproklamita ŝtato Somalilando. Ĝi estas ankaŭ sidloko de Berbera Distrikto.

Mapo pri Somalilando
Vídeo pri Berbera
Panoramo de Berbera
Konstruaĵo en Berbera

Bazaj informoj

Geografio

Berbera situas laŭ Ruĝa Maro en la norda kaj meza parto de la lando. Adeno troviĝas 240 km.

Historio

Berbera estis menciita en la 13-a jarcento, sed multaj opinias, ke la urbo estis konata jam pli frue de grekoj. Komence de la 16-a jarcento portugaloj alvenis por komercadi, sed en 1546 la Otomana Regno okupis la urbon, kiu estis ŝlosilo de Ruĝa Maro. En 1884 la britoj establis protektoraton, kiel Brita Somalio, kies ĉefurbo estis Berbara inter 1870-1941. En 1940 la italoj okupis la urbon, sed post unu jaro la britoj reokupis ĝin. En 1962 oni modernigis la havenon, kiun profitas ankaŭ Etiopio.

Klimato

En Berbera la temperaturo varias inter 20 kaj 42 °C (foje eĉ 50°C). Jare pluvas nur po 53 mm.

Trafiko

Berbera havas flughavenon kaj modernan havenon. Vojo estas al Etiopio, sed dumvoje estas ankaŭ Hargejso.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • Angla Vikipedio