Bernhard von Lindenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La politikisto kaj mecenato en 1838.

Barono Bernhard August von Lindenau (naskiĝinta la 11-an de junio 1780 en Altenburg, mortinta la 21-an de majo 1854 en Windischleuba) estis germana advokato, astronomo, politikisto, kaj artaĵkolektanto.

Politikisto kaj artamanto

En 1830 li estis la ministro por internaj aferoj dum turbula periodo en la historio de Saksio. Malfrue en la jaro li ne kontrolis iniciatojn trankviligi protestojn kiuj postulis politikan reformon.

Li kreis kolekton de itala arto de la 14-a kaj 15-a jarcentoj de florencaj pentristoj por krei artan konscion. Li donis sian artaĵkolekton al la grandurbo Altenburg sub la kondiĉo krei muzeon por elmontri la pecojn. Tiu muzeo estis finita en 1875, kaj iĝis la Lindenau-muzeo.

Lindenau redaktis la gazeton Monatliche Correspondenz zur Beförderung der Erd- und Himmels-Kunde ekde 1807. La magazino estis fondita fare de Franz Xaver von Zach en 1800 kaj ekzistis ĝis 1813.

Premioj kaj honoroj

  • Asteroido 9322 Lindenau estis nomita por li.
  • Lindenau (kratero) sur la luno estis nomita por li.
  • Fama muzeo en lia naskiĝurbo portas lian nomon.

Literaturo

  • August Procksch: Freiherr Bernhard August von Lindenau als Kunstfreund. Ein Beitrag zu seiner Biographie. Pierer, Altenburg 1899
  • Jürgen Helfricht: Astronomiegeschichte Dresdens (= Dresdner Miniaturen. Bd. 9). Hellerau-Verlag, Dresden 2001, ISBN 3-910184-76-6, p. 81–82.

Eksteraj ligiloj