Bidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pakaĵoj da bidioj

Bidio (el la hindia बीड़ी, Bidî) estas baratdevena konusforma cigaredo kiu konsistas el eroj da tabako (10-20%) ĉirkaŭvolvitaj de tendu-aj folioj. Kvankam oni ofte mise opinias ke temas pri eŭkalipto, la verdaj folioj ja apartenas al la Tendu (aŭ Kendu), arbo kiu kutimas kreski en la barata ŝtato Oriso. La folioj estas tenite de kotona fadeno, ofte rozkolora.

Dosiero:Bidioj.jpg

En Hindio kaj precipe en Barato, bidioj estas ofte fumitaj de viroj (virina fumado estas malbone konsiderita) la plej malriĉaj. Bidioj ja kostas multe malpli ol tabakaj cigaredoj (ofte ĉirkaŭ kvin rupioj pakaĵe). Bidioj trafis faman sukceson kaj nuntempe eksportiĝas alilanden, kaj fariĝas pli multekosta: 1-3,5 USD en Usono. La bidia preparado tre similas al tiu de aliaj cigaredoj kaj kaŭzas veran furoron en Hindio kaj aliloke surtere. En Barato, 800 milionojn oni fumas jare.

Laŭ kelkaj studoj faritaj en Usono, bidioj estus eĉ pli malutila ol kutimaj cigaredoj. Efektive, neestas filtraĵo kiel en la banalaj antaŭvolvitaj cigaredoj kaj la fumanto enspiras pli da fumo. Laŭ tiuj studoj, estus bidie trioble pli da karbona monooksido kaj nikotino kaj kvinoble pli da gudro ol en normala cigaredo. Sed multaj kulpigis tiujn studantojn esti subvenciita de grandaj tabakaj firmaoj, kiuj timis ke multaj personoj forlasu cigaredojn favore al bidioj. Aliaj studoj kontraŭdiras la asertojn de tiuj studantoj.

Vidu ankaŭ