Bildvortaro
El Vikipedio
Bildvortaro estas vortaro, kiu klarigas - ĉefe- objektojn per bildoj aŭ desegnaĵoj. Tiaj vortaroj bone uzeblas por homoj, kiuj pli facile memorigas nomojn de aferoj, se oni povas ilin ligi al bildo.
[redakti] Esperantaj bildvortaroj
- Plej fama kaj ampleksa esperanta bildvortaro estas la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz, eldonita unuafoje en 1988.
- La Praktika bildvortaro de Esperanto estis jam pli frue eldonita (en 1979). Ĝi entenas 1.500 kapvortojn kaj 600 ilustraĵojn.

