Bitmono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bitmono/Bitcoin emblemo
Bitcoin-qt en Ubuntu

Bitmono, angle Bitcoin (simbolo: ฿; mallongigo: BTC) estas kriptografia valuto, respektive cifereca valuto.

Ĝi estas akceptita de multaj firmaoj, ekzemple WordPress[1].

Ĝi estas tute samtavole ŝutita, kaj uzas malsimplan kriptologion.

La aktivuloj de la projektoj rimarkas la similecon de la mono kun Esperanto[2] kaj unu el la programoj kiuj scias labori kun la bitmoneroj nomiĝas Spesmilo, laŭ la iama Esperanto-mono spesmilo.

Principo

La cirkulanta monkvanto estas strikte regulita. Iom post iom estas emisiata pli da mono kaj post kelkaj jardekoj ĝi atingos maksimumon de 21 milionoj da Bitcoin-unuoj. Dum „normala” mono suferas pro inflacio, ĉar daŭre estas bezonata kaj emisiata pli multe, Bitcoin minimume restos stabila sed verŝajne ege plivaloriĝos, ĉar, se la projekto estos sukcesa, por kreskanta bezono estos nur limigita propono [3].

Referencoj

Eksteraj ligiloj