Björn Jónsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Björn Jónsson
Björn Jónsson

Björn Jónsson


En funkcio:
31-a de marto 1909 – 14-a de marto 1911
Antaŭulo Hannes Hafstein
Sekvanto Kristján Jónsson

Naskiĝo 8-a de oktobro 1846
en Flago de Islando Islando
Morto 24-a de novembro 1912
en
Nacieco islanda
Politika partio Sendependecpartio
Profesio politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Björn Jónsson (naskiĝis la 8-an de oktobro 1846, mortis la 24-an de novembro 1912) estis islanda redaktoro kaj politikisto. Li estis la dua Islandministro.

Björn Jónsson fondis la gazeton Ísafold en 1874. Li estis aktiva politike kaj kontraŭis ministron Hannes Hafstein komence de la 20-a jarcento. Kiel redaktoro de influhava gazeto kaj politikisto li estis unu de la plej prominentaj kritikistoj de la provizora traktato kion faris Hannes kaj sia Hejmrega partio kun la dana reĝo en 1909. Björn ĉefe kritikis ke laŭ la traktato Islando, kiu tiutempe estis parto de Danlando, tute dependis je Danio rilate al eksteraj aferoj.

La Sendependecpartio venkis en la parlamentelektadon en 1909, kaj Björn estis Islandministro dum du jaroj.

Dum li estis ministro, li maldungis la plej altajn oficistojn de ŝtata banko pro dubindaj kialoj. Inter la maldungitaj oficistoj estis sia sampartiano kaj parlamentano Kristján Jónsson. Sekve 1911 la parlamento kunsentis mocio de demisio kontraŭ Björn, kaj Kristján Jónsson iĝis sia posteulo.

Sveinn Björnsson, la unua prezidanto de Islando, estis filo de Björn Jónsson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]