Blaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Rumanio

Blaj [blaĵ] (hungare: Balázsfalva [bala:ĵfalva], germane: Blasendorf) estas urbo en Rumanio ĉe la kunfluo de la riveroj Târnava Mare kaj Târnava Mică nordoriente de Alba Iulia. Administre apartenas al ĝi Blaj-Sat, Deleni-Obârșie, Izvoarele, Flitești, Mănărade, Petrisat, Spătac, Tiur, Veza.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 2 204 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj) ; en 1992 2 4101.

Historio

Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estas en 1252 kaj 1271. En 1333 ĝi estis ekleziejo kaj havis hungarajn loĝantojn. En la 18-a jarcento ĝi fariĝis la eklezia kaj kultura centro de la rumanoj en Transilvanio. Ĝi estis la loko de naciaj kunvenoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis Hungario, (Alsó-Fehér vármegye).

Fonto

Unita katedralo

Renomaj personoj

Eksteraj ligiloj