Blazono de Vanuatuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Vanuatuo
la ŝtata blazono
Uzata ekde: 1980
vdr

La blazono de Vanuatuo ekvalidis okaze de la proklamo de la ŝtata sendependeco en 1980.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

la flago de Vanuatuo

Ĝi montras melanezian bataliston aŭ tribestron kun lanco antaŭ vulkano.

Sub tio troveblas ora teksta banderolo kun la ŝtata moto en la bislama lingvo:

Long God yumi stanap.
(En dio kune ni staras.)

Malantaŭ tio troveblas la ŝtata emblemo, kiu konsistas el du verdaj, krucitaj Namele-folioj antaŭ la arĝenta dento de apro.

La ŝtata emblemo troveblas ankaŭ en la flago de Vanuatuo.

Simboleco[redakti | redakti fonton]

La folioj de la loka filiko-specio Cycas seemannii estas pripaca simbolo kaj en Melanezio ili servas je signado de tabuaj, do iugrade sanktaj, lokoj.

La apro estas simbolo por prospero, porkoj en Vanuatuo konsideratas signo de riĉeco. La ŝtata moto devenas de la unua ĉefministro de Vanuatuo, la anglikana pastro Walter Hadye Lini.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]