Blefusko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blefusko (Blefuskuo, Blefusku; angle Blefuscu) estas fikcia lando, kiu aperis en la libro La vojaĝoj de Gulivero de brita verkisto Jonathan Swift. Ĝi lokiĝas sur insulo apud fantazia lando Liliputo, kaj loĝantoj de Blefusko estas nanoj, simile al en Liliputo. Ĉirkaŭ 1700 jaro, kiam Gulivero vizitis ĉi tiujn du landojn, rilatoj inter Liliputo kaj Blefusko estis tre streĉita. Gulivero antaŭe loĝis en Liliputo. Li helpis al Liliputo venki militon kontraŭ Blefusko. Sed poste li vizitis Blefuskon kaj loĝis tie ĝis navigo hejmen.

La aŭtoro ne priskribas Blefuskon tiel detale, kiel Liliputon. Sed konataj estas tiaj faktoj: Blefusko estas nomata imperio (kiel ankaŭ Liliputo); lingvo de Blefusko tre diferenciĝas de lingvo de Liliputo.

Bazo de konflikto inter Liliputo kaj Blefusko estas fakto, ke en Liliputo estas malpermesata malfermi ovojn ĉe la larĝa parto, sed liliputanoj rompantaj ĉi tiun regulon ofte kaŝiĝas en Blefusko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]