La vojaĝoj de Gulivero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Travels into Several Remote Nations of the World, in Four Parts. By Lemuel Gulliver, First a Surgeon, and then a Captain of several Ships
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jonathan Swift
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 28-a de oktobro 1726
Eldonejo Benjamin Motte
Ĝenro satirofantasto • malutopia fikcio
vdr
Gulivero en Brobdingnago

La vojaĝoj de Gulivero (angle Gulliver's Travels) estas la plej konata verko de la irlanda verkisto, anglikana pastro kaj politikisto Jonathan Swift. En la origina versio la verko konsistas el kvar partoj kaj pseŭdonime publikiĝis en 1726 sub la titolo Travels into Several Remote Nations of the World, in Four Parts. By Lemuel Gulliver, first a Surgeon, and then a Captain of Several Ships – "Vojaĝoj al diversaj distancaj nacioj de la mondo, en kvar partoj. Fare de Lemuel Gulivero, unue kuracisto, kaj poste kapitano de kelkaj ŝipoj".

Aparte konatiĝis duvoluma porinfana eldono de la verko, en kiu Gulivero unue ekkonas la landon de nanoj kaj poste albordiĝas en la lando de gigantoj; tiu adapto resumas la unuan kaj duan parton de la verko, forlasante la trian kaj kvaran parton. Aparte tiu porinfana eldono kaŭzis, ke oni ofte subtaksis la literaturan gravecon, la satirecon kaj socian kritikon de la verko.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La origina satira verko konsistas el kvar partoj, kiuj korespondas al la kvar vojaĝoj de Gulivero:

La plej konata estas unua parto, kiu bone montras la unuavide fabelan fikciecon, ŝajne nerilatan, sed reale rilatan al la tiutempa socio kaj politiko de la brita imperio (kaj en simila formo ankaŭ de aliaj feŭdaj ŝtatoj de Eŭropo).

Parto 1[redakti | redakti fonton]

Gulivero akceptas laboron kiel kuracisto sur ŝipo kaj ekvojaĝas per tiu ŝipo. Baldaŭ la ŝipo troviĝas en forta ŝtormo, kaj disrompiĝas en ĝi. Kun kvin aliaj ŝipanoj Gulivero provas saviĝi en remboato, sed ĝi ankaŭ dronas. Duonvive li atingas nekonatan bordon kaj tie ekdormas.

Kiam li revekiĝas, li estas fiksigita al la grundo per ŝnuroj ĉe la brakoj, la kruroj kaj la kapa hararo. Nanoj, kies staturo estas 6 coloj, grimpas sur lia korpo. Gulivero sukcesas malfiksigi la ŝnurojn ĉe la maldekstra brako, kaj sekve la nanoj pafas al li vicon da malgrandaj, sed ĉiukaze tre dolorigaj sagoj. Li decidas ne daŭrigi la provojn liberiĝi, sed trankvile atendi la pluan evoluon. La nanoj alportas manĝaĵojn kaj trinkaĵojn al li, kaj poste sur ligna kadro trenas lin en ilia urbo kaj katenas al iama templo.

Gulivero loĝas en ĉi tiu templo kaj lernas lingvon de indiĝenoj. En la lando (nomato Liliputo) homoj kaj ĉiuj objektoj estas 12-oble pli malgrandaj ol en ordinaraj landoj. Gulivero petas la imperiestron de la liliputanoj (jen la nomo de la nana gento) liberigi lin, sed tiu antaŭe rifuzas. Anstataŭe la liliputanoj verkas liston de ĉiuj aĵoj, kiujn Gulivero kunportis, kaj forprenas liajn armilojn. La imperiestro decidas distri Guliveron, kaj prezentas al li liliputanajn akrobataĵojn. Poste li petas Guliveron stariĝi kiel giganta statuo, la krurojn disigite, kaj la liliputa armeo tramarŝas sub Gulivero kvazaŭ tra triumfa arko. Sekve la liliputanoj prezentas al la „monta viro" Gulivero traktaton kun serio da artikoloj, kiun Gulivero promesu kaj subskribu, interalie la promeso subteni la armeon de la nanoj en militaj tempoj. Post kiam Gulivero konsentas pri ĉiuj promesoj, oni forigas liajn katenojn.

Du semajnon pli poste la registara sekretario Reldresalo vizitas Guliveron kaj klarigas, ke la liliputa imperio estas danĝerigata de du malbonoj – unu interna kaj unu ekstera. La interna: la liliputa socio estas dividata en du grupojn, la „trameksanoj" kun altaj ŝuaj kalkanumoj kaj la „slameksanoj" kun malaltaj. La imperiestro decidis dungi en sia registaro nur liliputanojn kun malaltaj kalkanumoj, kaj la adeptoj de altaj kalkanumoj tre malkontentas pri la diskriminacio. La konfliktoj inter ambaŭ grupoj tiom vastiĝis, ke anoj de la du grupoj plu ne interparolas. La ekstera malamiko estus la loĝantoj de Blefusko - najbara insulo kun nanoj, kiuj minacas invadi Liliputon. Bazo de tiu konflikto estus la fakto, ke la avo de la nuna liliputa imperiestro siatempe (estante infano) vundis sian fingron, kiam li provis malfermi ovoŝelon ĉe la larĝa flanko, laŭ tradicio. Lia patro (tiatempa imperiestro) ordonis, ke ĉiuj liliputanoj devu malfermi ovoŝelojn nur ĉe la pinta parto. Ekestis ribeloj kontraŭ tiu ordono, kaj la malsukcesaj ribelintoj fuĝis en Blefuskon. Ties regantoj deklaras, ke regantoj de Liliputo pekas kontraŭ la granda liliputa profeto Lustrogo, kiu skribis: „Ĉiuj veraj kredantoj malfermu ovojn ĉe la konvena parto."[1]

Gulivero fine konsentas protekti la imperion kontraŭ la malamikoj, naĝas al Blefusko, per feraj hokoj fiksigas la ŝipojn de la blefuskanoj kaj trenas ilin al Liliputo. Tri semajnojn poste blefuska delegacio venas al Liliputo kaj ofertas pacon, kion la liliputanoj akceptas. La delegitoj invitas Guliveron al Blefusko.

Rilatoj de la imperiestro al Gulivero malboniĝas iom post iom tial, ke Gulivero rifuzas helpi transformi Blefuskon en parton de la Liliputa imperio. Iunokte la apartamento de la imperiestrino brulas; por helpo vokata Gulivero estingas la brulon, urinante sur ĝin. Sekve li ekscias, ke la liliputanoj kulpigas lin pri ŝtatperfido kaj aliaj juraj pekoj, ekzemple pri publika urinado. Komence oni planas kondamni lin je morto, sed mildigas la verdikton al puno blindigi lin kaj poste iom post iom malsatmortigi lin, tiel ke lia skeleto restu kiel monumento por estontaj generacioj. Gulivero fuĝas al Blefusko.

Tri tagojn post sia alveno tie li trovas boaton taŭgan por homo, en kiu li ekvojaĝas provante retrovi la vojon al Eŭropo. Surmare ŝipo de angla komercisto trovas Guliveron sur sia boateto, kaj la aventurinto rakontas sian travivaĵon, montrante kiel pruvo la kunportitajn vivantajn bestojn en miniatura grandeco. Gulivero revenas en Anglion al liaj edzino kaj infanoj.

Parto 2[redakti | redakti fonton]

Dum alia vojaĝo ŝipo kun Gulivero (kiel kuracisto) post ŝtormo stopas ĉe nekonata lando por trovi trinkeblan akvon. Gulivero navigas per boato al la bordo kun grupo de maristoj. Gulivero apartiĝas de la grupo por ke pririgardi la landon. La marinistoj vidas grandegan homon (12-oble pli grandaj ol ordinara homo) kaj forkuras sen Gulivero al la ŝipo.

Baldaŭ Gulivero trafas en la manojn de grandegaj indiĝenoj. En la lando (nomato Brobdingnago) homoj kaj ĉiuj objektoj estas 12-oble pli grandaj ol en ordinaraj landoj. La indiĝenoj impresiĝas Guliveron kiel malgrandan animaleton, similan al homo kaj kapablan paroli (Gulivero iom post iom studas la brobdingnagan lingvon). Antaŭe Gulivero loĝas ĉe kamparano. La kamparano ekspluatas lin, montrante lin kiel kuriozaĵon.

Poste la reĝino de Brobdingnago aĉetas Guliveron de la kamparano, kaj Gulivero ekloĝas ĉe la reĝo kaj la reĝino. Filino de la kamparano, estanta tre zorga pri Gulivero, ankaŭ ekloĝas en la kortego; Gulivero nomas ŝin "Glumdalkliĉ", kio en la brobdingnaga lingvo signifas "vartistino". Por Gulivero estis produktita keston, similan al domo.

Gulivero ofte interparolas kun la reĝo pri leĝoj kaj kutimoj de Britio. La reĝo konkludas, ke ili estas tre malperfekta. Kontraste Gulivero iom post iom perceptas leĝojn kaj kutimojn de Brobdingnago kaj konkludas, ke ili estas tre bona.

Foje la reĝo, la reĝino, Glumdalkliĉ kaj Gulivero vojaĝas proksime de la oceano. Gulivero tre deziras viziti la bordon kun petas porti lin en lia kesto al la bordo. Servanto faras ĉi tion kaj starigas la keston apud la oceano. Gulivero ekdormas en la kesto, sed vekiĝas tial, ke aglo forportas la keston (probable, la servanto deflankiĝis kaj la aglo opiniis, ke la kesto estas testudo). Dum interbatalo kun aliaj agloj la aglo faligas la keston en la oceanon.

La kesto flosas en la oceano kun Gulivero en ĝi. Anglaj maristoj ekvidas ĉi tiun flosantan domon kaj savas Guliveron. Gulivero revenas en Anglion al liaj edzino kaj infanoj.

Parto 3[redakti | redakti fonton]

Dum alia vojaĝo la ŝipestro ekspedas Guliveron kaj 14 aliajn maristojn sur aparta malgranda ŝipo por vendi varojn. Piratoj atakas ŝipon kun Gulivero, rabas la ŝipon, prenas al ili ĉiujn maristojn, krom Gulivero, kaj elŝipigas sole Guliveron sur boaton. Gulivero navigas al kelkaj neloĝantaj insuloj. Li surterigas laŭorde sur ĉi tiujn insulojn.

Unu tagon Gulivero vidas mirindan fenomenon: fluganta insulo en ĉielo. Loĝantoj de la fluanta insulo ekvidas Guliveron petantan pri helpo. La insulo malleviĝas apud Gulivero, kaj li estas levata sur ĝin per speciala ĉeno kun seĝo. Gulivero vidas, ke la indiĝenoj estas tre strangaj: ekstreme meditemaj kaj distriĝemaj, en vesto kun bildoj de ĉielaj korpoj kaj muzikiloj. La reĝo (estanto tre gastema al alilandanoj) garantias al Gulivero nutraĵon, dormolokon kaj lernado de ĉi-loka lingvo.

La fluganta insulo estas nomata Laputo. Loĝantoj de Laputo tre interesiĝas pri matematiko, astronomio kaj muziko, sed estas stultaj pri praktikaj problemoj. La reĝo de Laputo estas ankaŭ reganto de lando nomata Balnibarbio, sur kiu Laputo estas kapabla flugi. Mekanismo de la flugo baziĝas sur interago inter speciala granda magneto interne de la maso de Laputo kaj magnetaj mineraloj kuŝantaj en Balnibarbio. Lingvoj de Balnibarbio kaj de Laputo estas la samaj.

Gulivero post permeso de la reĝo malleviĝas al Balnibarbio. Li ekscias, ke loĝantoj de Balnibarbio estas tre forlogitaj pri variaj projektoj pri reorganizo de tekniko kaj aliaj sferoj de vivo. La projektoj estas tre stultaj, sed la homoj esperas pri grandiozaj efektoj de la projektoj en estonto kaj vivas tre malriĉe, ĉar direktas multajn penojn al la projektoj kaj neglektas kutiman laboron.

Gulivero decidas reveni al Anglio tra Japanio. Li vizitas ankoraŭ kelkajn landojn situantajn inter Balnibarbio kaj Japanio (ricevante subtenon de la reganto de ĉiu lando). La unua estas insula Glubdubdribo, kies loĝantoj estas sorĉistoj. Reganto de Glubbdubdribo scipovas elvoki animojn de mortintoj. Li elvokas animojn de variaj historiaj agantoj, kaj Gulivero interparolas kun ili. El ĉi tiuj interparoloj Gulivero ekscias, ke multaj famaj agantoj estis tre malbonaj, sed vivoj de bonaj agantoj ofte estis tre malĝojaj; interpretantoj de antikvaj filozofoj misformis iliajn doktrinojn; la homaro degeneras.

Poste Gulivero vizitas insulon Lugnagon. Li ekscias, ke iuj loĝantoj de Lugnago estas senmorta; ĉi tiuj homoj estas nomataj struldbrugoj. Antaŭe Gulivero opinias, ke struldbrugoj estas tre feliĉa. Sed interparolantoj klarigas al li, ke li eraras, ĉar struldbrugoj ne havas eternan junecon kaj ilia eterna vivo signifas eternan maljunecon.

En Japanio Gulivero mensogas, ke li estas nederlandano, ĉar aliajn eŭropanojn oni ne enlasas en Japanion. La ŝipestro de iu ŝipo akceptas Guliveron sur la ŝipon kiel kuracisto. Sur ĉi tiu ŝipo Gulivero navigas al Nederlando. Poste Gulivero revenas en Anglion al liaj edzino kaj infanoj.

Parto 4[redakti | redakti fonton]

Gulivero ekvojaĝas kiel la ŝipestro de iu komercŝipo. Dum la vojaĝo iuj maristoj mortas, kaj Gulivero dungas novajn maristojn, sed ili estis krimuloj. Ili decidas uzurpi la ŝipon kaj navigi kiel piratoj. Pro tio ili logas al ilia partio ĉiujn aliajn maristojn (krom Gulivero) kaj arestas Guliveron. Poste ili elŝipigas lin sur nekonatan bordon.

Tie Gulivero renkontas tre malagrablajn animalojn, kies korpoj estas similaj al korpoj de homoj. Poste li renkontas ĉevalojn kaj vidas, ke en ĉi tiu lando ĉevaloj estas raciaj. Ĉevaloj vidantaj Guliveron estas tre mirigataj, ĉar ne konas tiajn animalojn. Ili vidas, ke Gulivero estas simila al la supercititaj malagrablaj animaloj, nomataj jahuoj en la lingvo de la ĉevaloj, sed li estas racia preskaŭ kiel houjhnhnmo, t.e. ĉevalo en ilia lingvo (pli precize, ĉi tie ni skribas esperantigitajn versiojn de la vortoj). Unu houjhnhnmo permesas al Gulivero loĝi en sia domo kaj lernigas lin paroli per la lingvo de la lando.

Gulivero iom post iom perceptas kutimojn de houjhnhnmoj. Ĉi tiu socio estas tre perfekta, ĉar neniu houjhnhnmo havas malvirtojn, kiujn ofte havas homoj. Kontraste jahuoj estas fonto de malagrablecoj en ĉi tiu lando, kvankam estas uzata kiel labora brutaro. Gulivero priskribas al lia mastro kutimojn de landoj de Eŭropo. Ili estas tre surprizanta kaj malagrabla por la houjhnhnmo.

Unu tagon kongreso de houjhnhnmoj de la lando decidas, ke la mastro de Gulivero devas elsendi Guliveron el la lando de houjhnhnmoj. Gulivero (kun helpo de unu houjhnhnmo estanta servanto de la mastro) produktas boaton kun velo kaj remiloj. Sur ĉi tiu boato li navigas al insulo vidiĝanta apud la horizonto.

Iom post iom Gulivero atingas bordon de Aŭstralio. Sed li ne volas reveni en socion de homoj - "jahuoj" kaj kaŝas sin, kiam vidas homojn. Tamen portugalaj maristoj trovas lin, perforte lokas lin en sia ŝipo kaj navigas al Lisbono. En Lisbono Gulivero loĝas en domo de la ŝipestro de la ŝipo. Homoj estas tre malagrablaj por li, krom la ŝipestro. La ŝipestro konvinkas Guliveron, ke Gulivero devas reveni al sia familio.

Gulivero revenas en Anglion al liaj edzino kaj infanoj, sed ili estas malagrablaj por li, ĉar ili estas "jahuoj". Gulivero tre malrapide alkutimiĝas loĝi kun homoj. Krom tio, li aĉetas du ĉevalojn, tre amas ilin kaj traktas ilin kiel raciajn estaĵojn.

Interpreto[redakti | redakti fonton]

La intenco de la satiristo, kiun oni ofte juĝis mizantropo, pro la tre kritika kaj cinika prijuĝo de la homaro esprimita en la verko, ŝajnas esti montri al la leganto ke la homa specio ne estas saĝa aŭ racia estaĵo, sed maksimume estaĵo principe kapabla je racio kaj saĝeco. Aparte la vivoformo „houjnmsoj" de la kvara vojaĝo, kiuj estas „nur" ĉevaloj, sed kiuj karakteriziĝas multe pli saĝaj kaj pacemaj ol la homoj, fortigas la kontraston al la kritikata homaro. Sendube la verko estas klara satiro pri la societo tiutempa de la brita imperio (kaj en simila formo ankaŭ de aliaj feŭdaj ŝtatoj de Eŭropo). Ĉefe atakiĝas la politikaj sistemoj de la eŭropaj ŝtatoj komence de la 18-a jarcento. La fluganta insulo Laputao estas malforte vualita Anglio, kiu ekspluatas Irlandon kaj Skotlandon. La urinado sur la reĝan palacon kompreneblas kiel malapreza gesto rilate al la germandevena, eksterlanda reĝo Georgo la 1-a de Britio.

La verko estas pura satiro – multe pli politika polemika disputilo ol „frua nepolitika verko de la fantasta literaturo", kiel oni foje misjuĝis ĝin. La vortumoj plenas je akraj politikaj aludoj kaj malicaj rimarkoj. Por legado tiel rekomendeblas plena kaj komentita origina eldono aŭ komparebla bona traduko.

Kiel reago – ne eblis simple „subpremi" tiom konatiĝintan verkon – ekestis pluraj cenzuritaj kaj malakrigitaj eldonoj, en kiuj la foje fortaj kaj socie kritikaj teksteroj tiom resumiĝis kaj simpliĝis, ĝis el la brila, akratona verko de la monda literaturo iĝis „sendanĝera" porinfana libro. Tiu simpligita kaj malakrigita porinfana versio estis tiu, kiu plej disvastiĝis tutmonde, plej konatiĝis kaj ankoraŭ nuntempe grandkvante vendiĝas, ofte kun ĉarmaj, malpolitikaj, porinfanaj ilustraĵoj, kiuj substrekas la impreson ke temu pri kvazaŭfabelo.

La vojaĝoj de Gulivero en la satira ĝenro pluevoluiĝis. Publikiĝis pluraj versioj de imagebla „kvina vojaĝo de Gulivero", unu el ili majstroverko de la origina esperantlingva literaturo:

  • Михаи́л Я́ковлевич Ко́зырев (Miĥail Jakovleviĉ Kozirev): „La kvina aventuro de Gulivero [kaj aliaj rakontoj kaj historioj]" („Пятое приключение Гулливера [и другие рассказы и повести]"), origine ruslingva, verkita en 1936 dum la stalinisma epoko de Sovetunio, sed publikigita nur longe post la morto de la verkisto en Gulago (1942), nome 1991 ruslingve. Nur hezite aperis tradukoj, ekzemple la germanlingva traduko (Persona Verlag, ISBN 3-924652-33-3) nur en 2005.
  • Gynter Mödder: „La kvina vojaĝo de Gulivero" („Gullivers fünfte Reise"), origine germanlingva, 2005 eldonejo Landpresse, ISBN 3-935221-53-3.
  • Sándor Szathmári: „Vojaĝo al Kazohinio", origine esperantlingva.
  • Frigyes Karinthy: Vojaĝo al Faremido („Utazás Faremidóba") kaj Kapilario („Capillária"), la kvina kaj sesa vojaĝoj de Gulivero, origine hungare, Vojaĝo al Faremido laŭ traduko de Ludwig Totsche (Lajos Tárkony), Literatura Mondo 1933, lingve reviziita 2003, eldonejo Inko; Vojaĝo al Faremido kaj Kapilario en traduko de Lajos Tárkony kaj A. Szabó, eldonis Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto 1980 - ambaŭ libroj plene rete atingeblas en formato PDF (vidu sube).

Anglalingvaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

titolpaĝo de la unua eldono de 1726
  • Swift, Jonathan: Travels into Several Remote Nations of the World in Four Parts. By Lemuel Gulliver, First a Surgeon, and then a Captain of Several Ships. Londono 1726, 1735, 1765 (kadre de la „kolektitaj verkoj" ), 1915 (kadre de la „prozaj verkoj"), 1927 (kritika eldono eldonita de H. Williams), 1959 (eldonita de H. Davis).
  • Swift, Jonathan: Travels ... by Lemuel Gulliver. Eldonita de J. Hayward en: Gulliver's Travels and Selected Writings in Prose and Verse. Novjorko 1990.
  • Asimov, Isaac: The Annotated Gulliver's Travels (komentita eldono). Novjorko 1980.

Esperantlingva traduko[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis la unua parto: Gulivero en Liliputo, mallongigita versio, el la angla tradukis M. Inman, ilustrita de J. R. Monsell, 2002, eldonejo Inko, libro plene rete atingebla en formato PDF (vidu sube).

Citaĵo
 La tradukinto estas sufiĉe konata Esperantisto. Li tradukis kaj prilaboris la verkon en Esperanto tiamaniere, ke ĉiuj povas ĝin legi kun plezuro, junuloj kaj plenkreskuloj, spertaj Esperantistoj kaj komencantoj. 
— Belga esperantisto n207 (maj 1934)

Nelibraj adaptoj[redakti | redakti fonton]

La historio de Gulivero plurfoje estis la temo por kinejaj kaj televidaj filmoj respektive serioj, inter alie:

  • Le Voyage de Gulliver à Lilliput et chez les géants, 1902 - mallonga muta filmo
  • Новый Гулливер (La nova Gulivero), 1935 - animacia filmo en la rusa, Sovetunio, komunisma propaganda rerakonto
  • Gulliver's Travels, 1939 – usona animacia filmo
  • The Three Worlds of Gulliver, 1960
  • The Adventures of Gulliver, 1968 – animacia serio
  • Gulliver's Travels, 1977
  • Gulliver in Lilliput, 1982 – televida filmo
  • Gulliver's Travels, 1992 – animacia serio
  • Gulliver's Travels, 1996 – duparta televida filmo
  • Albhutha Dweepu, 2005 – kineja filmo en la malajala

Krome la verko ankaŭ plurfoje adaptiĝis kiel muzikalo, komikso kaj kiel sondramo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. All true believers break their eggs at the convenient end, parto 1, ĉap. 4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]