Laputo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laputo
floating island • fictional city-state
Kreita de Jonathan Swift
Verko La vojaĝoj de Gulivero
Informoj
vdr

LaputoLaputao (angle Laputa) estas fikcia fluganta insulo de la tria parto de la libro La vojaĝoj de Gulivero fare de Jonathan Swift. Laŭ la libro, Gulivero vizitis ĉi tiun insulon en la jaroj 1707-1708. Loĝantoj de Laputo tre interesiĝas pri matematiko, astronomio kaj muziko, sed estas stultaj pri praktikaj problemoj. La reĝo de Laputo estas ankaŭ reganto de lando nomata Balnibarbio, sur kiu Laputo estas kapabla flugi. Mekanismo de la flugo baziĝas sur interago inter speciala granda magneto interne de la maso de Laputo kaj magnetaj mineraloj kuŝantaj en Balnibarbio. Lingvoj de Balnibarbio kaj de Laputo estas la samaj.

Loko, formo, mekanismo[redakti | redakti fonton]

La teritorio (nomata Balnibarbio), super kiu la insulo kapablas flugi, estas en nordorienta parto de Pacifiko. Malsupra surfaco de Laputo estas cirklo, kies diametro estas 7857 jardoj. Malsupre estas diamanto, pli supre estas variaj mineraloj kaj grundo.

En la centro de la insulo estas abismo, en kiu estas granda magneto, dank'al kiu Laputo kapablas flugi. Unua poluso de la magneto estas altirata al mineraloj de Balnibarbio, dua ĝia poluso estas repuŝata de ĉi tiuj mineraloj. Tial direkto de movo de la insulo dependas de pozicio de la magneto (homoj kapablas turni la magneto). Ĉi tiu dependo estas nemulte stranga de vidpunkto de fiziko, nome, la insulo ĉiam moviĝas precize al direkto indikata per la alttiratanta poluso de la magneto, krom jenaj situacioj: kiam la magneto estas horizontala, la insulo ne moviĝas; kiam alteco de la insulo estas 4 mejloj, la insulo ne kapablas pligrandigi sian alteco; krome Laputo kapablas troviĝi nur super Balnibarbio, ĉar nur en ĉi tiu lando estas respondaj mineraloj.

Specifikecoj de laputanoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj de Laputo tre interesiĝas pri matematiko, astronomio kaj muziko. Sur vestaĵo de laputanoj ofte estas pentritaj geometriaj figuroj, astronomiaj objektoj, muzikiloj. Manĝaĵoj ofte estas produtitaj je formo de muzikiloj aŭ regularaj figuroj.

Krom tio, laputanoj ofte interparolas pri politiko kaj pri hipotezaj venontaj katastrofoj kondiĉitaj per astronomiaj fenomenoj.

Viroj de Laputo (krom servistoj) ofte estas tre profundiĝantaj en siaj meditoj kaj tial ili bezonas tiel nomatajn klakistojn. Klakisto estas servisto tenanta alligita al bastono speciala saketo kun seka pizo aŭ etaj ŝtonetoj. Klakisto klakas per la saketo okulon, orelon aŭ buŝon de sia mastro, kiam la mastro devas konforme rigardi, aŭskulti aŭ paroli.

Virinoj de Laputo tre diferenciĝas de viroj, estas viglaj kaj ne amas loĝi sur ĉi tiu insulo. Ili ofte akiras amantojn de Balnibarbio.

Scienco kaj teĥniko[redakti | redakti fonton]

Sur Laputo estas tre progresintaj matematiko kaj astronomio. Pligrandigo de iliaj teleskopoj estas pli intensa, ol pligrandigo de eŭropaj teleskopoj (en komenco de 18. jarcento). Laputaj astronomoj scias pli multe informon pri steloj kaj kometoj, ol eŭropaj astronomoj. Antaŭ 1706 ili jam malkovris du satelitojn de Marso; Jonathan Swift skribis ĉi tion, kiam ne estis sciate, ke Marso reale havas du satelitojn.

Matematiko sur Laputo estas tre progresintaj kiel abstrakta scienco. Ĝi estas uzanta ankaŭ kiel aplikita scienco, sed laputanoj ne amas aplikitan matematikon kaj ofte erarkalkulas uzante ĝin. Tial vestoj de laputanoj kaj domoj sur Laputo ofte havas rimarkeblajn difektojn.

Formo de regado kaj iuj leĝoj[redakti | redakti fonton]

Supera reganto de la ŝtato estas reĝo reganta samtempe Laputon kaj Balnibarbion. Estas ankaŭ ministroj helpantaj regi al la reĝo. Pri alias organoj de regado de Laputo la aŭtoro ne skribas.

La reĝo loĝas sur Laputo kaj ne havas rajton esti en alia loko. Same estas devigita esti sur Laputo du plej aĝaj filoj de la reĝo kaj la reĝino dum ŝi kapablas naski. Aliaj loĝantoj de Laputo (eĉ portempaj) rajtas forveturi de la insulo nur kun permeso de la reĝo.

Teritorio de Laputo estas propraĵo de la reĝo. Aliaj riĉaj laputanoj posedas terenojn en Balnibarbio.

De tempo al tempo la reĝo uzas la flugantan insulon por ke sufoki ribelojn en Balnibarbio: la insulo stopas super ribelanta urbo ŝirmante Sunon kaj pluvojn; okazas ke ŝtonoj estas ĵetata al domoj de ribelantoj; se la ribelo daŭras, la reĝo povas decidi dispremi la urbon mallevante la insulon sur ĝin, sed ĉi tio okazas tre malofte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]