Jonathan Swift

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonathan Swift
Persona informo
Jonathan Swift
Naskiĝo 30-an de novembro 1667 (1667-11-30)
en Dublino
Morto 19-an de oktobro 1745 (1745-10-19) (77-jaraĝa)
en Dublino,  Irlando
Tombo Katedralo de Sankta Patriko de Dublino vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Anglo-Irish people vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Whitehaven vd
Ŝtataneco Reĝlando IrlandoIrlando vd
Alma mater Kolegio Triunuo • Kolegio Hertford • Kilkenny College vd
Partio Tories vd
Subskribo Jonathan Swift
Familio
Patro Jonathan Swift vd
Patrino Abigail Erick vd
Gefratoj Jane Swift vd
Edz(in)o Esther Johnson vd
Amkunulo Esther Vanhomrigh vd
Profesio
Alia nomo Isaac Bickerstaff • Lemuel Gulliver • M. B. Drapier • Simon Wagstaff vd
Okupo poeto • romanisto • satiristo • filozofo • homrajta aktivulo • pamphleteer • anglikana sacerdoto • verkisto • sciencfikcia verkisto • eseisto • publikigisto • verkisto de porinfana literaturo • prozisto • publika konato • pastro vd
Aktiva dum 1700– vd
Verkado
Verkoj La vojaĝoj de Gulivero ❦
Modesta Propono ❦
A Tale of a Tub vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jonathan SWIFT ([ˈdʒɒnəθən swɪft]; esperanta enskribo de prononco Ĝonatan Svift; esperantigite Ĝonatano Svifto, aŭ Jonatano Svifto, aŭ Ĵonatano Svifto) (n. la 30-an de novembro 1667 en Dublino, m. la 19-an de oktobro 1745 en Dublino) estis angla/irlanda verkisto.

Li studis teologion en sia naskiĝurbo, venis al Anglio en la jaro 1688 kaj fariĝis la sekretario de la politikisto kaj verkisto Sir William TEMPLE. En Anglio li ankaŭ konatiĝis kun la junulino Esther "Stella" JOHNSON, kiu inspiris lin al la verkado de poemoj kaj la taglibro A journal to Stella (Taglibro por Stela).

Ekde 1699 Jonathan SWIFT denove ekvivis en Irlando, sed li ofte vojaĝis al Londono, por partopreni la politikan vivon tie. En la jaro 1713 li fariĝis dekano de la Dublina Katedralo St. Patrick’s. Ekde tiam lia politika intereso koncentriĝis ĉefe al Irlando.

La verkaron de Swift karakterizas preciza lingvouzo kaj ofte agreseme mokanta humuro. Du partoj el la kvarvoluma satiro Gulliver’s travels (La vojaĝoj de Gulivero) nuntempe apartenas al la klasikaĵoj de la porjunulara literaturo.

Li havis grandan influon al la mondliteraturo. En Esperanto estis Sandor Szathmari, kiu samstile kaj samakre kritikis la homan socion en sia verko Vojaĝo al Kazohinio.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The battle of the books (satiro, 1704)
  • A tale of a tub (satiro, 1704)
  • The journal to Stella (taglibro/leteroj, verk. 1710-13, eld. 1784)
  • Gulliver’s travels (4 partoj, 1726; reviziita eldono, 1735)
  • A modest proposal (satiro, 1729)

Esperantaj tradukoj de verkoj de Jonathan Swift[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Liliputo; trad: E. M. Prent; 1961
  • El "Vojaĝoj de Gulivero" / Jonathan Swift. En: Legolibro por kursanoj / Hrsg.: Tangerud, Odd ; p. 25 – 31
  • Gulliver en Liliputlando : (mallongigita) / [Swift. Trad. M. Inman]. Ilustr. de J. R. Monsell. - Londono: Speaight and Sons, [proks. 1910]. - 62 p. : ilustr.
  • Unua vojaĝo de Gulivero: Liliputo / Jonathan Swift. El angla lingvo trad. Ethel M. Prent. Antauparolo Edward Ockey. - [London]: Maitland, [1961]. - 63 p.
  • La vojaĝoj de Gulivero / esperantigis Jos. A. de Roos. - Tilburgo: Smits

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]