Glubdubdribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Glubbdubdrib, Lugnagg, kaj aliaj landoj oriente de Japanio (Hermann Moll, antaŭ 1726)

Glubdubdribo (angle Glubbdubdrib) estas fikcia lando de la libro La vojaĝoj de Gulivero de brita verkisto Jonathan Swift. Ĝi lokiĝas sur insulo apud Balnibarbio. Laŭ la libro, Gulivero vizitis ĉi tiun insulon en la jaro 1708. Ĉiuj loĝantoj de ĉi tiu lando estas sorĉistoj.

Loĝantaro de Glubdubdribo estas unu tribo de sorĉistoj. Anoj de la tribo edziĝas nur anojn de la sama tribo. Plej maljuna homo (aŭ, eble, plej maljuna viro) de la tribo estas reganto de la insulo.

Ĉi tiu reganto scipovas elvoki animojn de mortintoj. Ofte li elvokas ilin, por ke ili plenumu laboron de servistoj. Krom tio, la reganto elvokis animojn de variaj famaj homoj, por ke Gulivero interparolu kun ili.

La aŭtoro uzas informon de ĉi tiuj animoj, por ke eldiru siajn opiniojn pri historio kaj historiaj agantoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]