Blua linio (metroo de Montrealo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L55-Blua Blua linio MTLMetroo de Montrealo

Acadie (Metroo de Montrealo)

Acadie (Metroo de Montrealo)
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto stm
Teknikaj trajtoj
Longo 9,7 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
12 stacioj
vdr

La blua linio (angle Blue Line, france Ligne bleue) (aŭ linio 5) estas unu el la kvar linioj de la Metroo de Montrealo. Ĝi transiras la arondismentojn Côte-des-Neiges–Notre-Dame-de-Grâce, Outremont kaj Villeray–Saint-Michel–Parc-Extension de la urbo Montrealo en ĝenerala nordorienta/sudokcidenta direkto. La blua linio ligas la stacion Snowdon en la kvartalo Côte-des-Neiges al la finstacio Saint-Michel en la kvartalo Saint-Michel kaj transiras la oranĝan linion ĉe la stacioj Snowdon kaj Jean-Talon.

Kompletigita en 1988, la blua linio estas la plej freŝdata kaj la sola linio de la Metroo de Montrealo, kiu ne trapasas la urbocentron de Montrealo. Kun 19,1 milionoj da pasaĝeroj en 2001, ĝia trafiko estas signife pli malalta ol tiuj de la oranĝa kaj verda linioj.


Reto de la Metroo de Montrealo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ligne bleue (métro de Montréal) en la franca Vikipedio.