MR-63

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MR-63
rolling stock class

Vagonaro MR-63 en Honoré-Beaugrand

Vagonaro MR-63 en Honoré-Beaugrand
Nomo kaj tipo
Tipo Metroo
Servado
Fervoja operatoro STM
Servadojaroj 1966 - 2018
Produktado
Produktisto Canadian Vickers, CIMT-Lorraine
Nombro de konstruitaj trajnoj 369 vagonoj
Konstrujaroj 1963 - 1965–1967
Trajtoj
Larĝeco 2,5 m
Pordoj po 4 paroj ambaŭflanke
Maksimuma rapido 70–72 km/h
Pezo 26,080 kg (vagono)
Kapacito 160 (vagono)
Elirpovumo 113 kW
Kurenta sistemo 720 V Kk
vdr

La MR-63 estis metroo sur pneŭoj mendita en 1963 de urbo Montrealo por ĝia metroo tiam konstruata. Kanada kompanio Vickers akiris ĉi tiun kontrakton por la konstruo de 369 vagonoj[1], similaj al la MP 59 de la Metroo de Parizo, kiujn ĝi liveris por la malfermo en 1966.

Ĉi tiuj vagonoj estis uzataj sur ĉiuj linioj de la Metroo de Montrealo. Tridek tri el la 369 MR-63 liveritaj estis detruitaj en incendioj en 1971 kaj 1974, kaj la ceteraj 336 estis elservigitaj inter somero 2017 kaj printempo 2018, anstataŭigitaj per MPM-10[2].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]