Bon Jovi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la rokmuzikan grupon Bon Jovi, por la kantisto vidu la artikolon Jon Bon Jovi.
Bon Jovi

dum koncerto en 2007
dum koncerto en 2007
Fondo 1983
Ĝenro rokmuziko
Oficiala retejo eldonejo Island Records
Muzikistaro
kantado, ritma gitaro Jon Bon Jovi
gitaro Richie Sambora
basgitaro Hugh McDonald (ekde 1994)
drumoj Tico Torres
klavaro David Bryan
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Bon Jovi [bɑːnˈdʒoʊvɪ] estas rokmuzika grupo el Nov-Ĵerzejo, Usono. Ĝi fondiĝis komence de la 1980-aj jaroj, kaj fine de la jaro 2008 superis la markon de de 120 milionoj da venditaj muzikaj albumoj. Multajn muzikaĵojn komponis la grupanoj Jon Bon Jovi kaj Richie Sambora, sed grandan kontribuon al la komerca sukceso de la grupo krome ankaŭ havas la komponisto Desmond Child, kiu kun tiuj du komponis kantojn kiel ekzemple Livin’ on a Prayer, You Give Love a Bad Name, Keep the FaithThis Ain’t a Love Song.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Fine de aŭgusto 2005 la grupo en Los-Anĝeleso ricevis la "diamantan premion" World Music Award, atribuata al muzikistoj kiuj tutmonde vendis pli ol 100 milionoj da muzikaj albumoj. Antaŭ la grupo Bon Jovi en la historio de tiu premio ĝin ricevis nur tri aliaj muzikistoj: Mariah Carey, Céline Dion kaj Rod Stewart. Jam en 2000 la grupo ricevis la premion Comet por sia dumviva verkaro.

En 2006 la grupo akceptiĝis en la honora UK Music Hall Of Fame, kune kun la kolegaj muzikistoj George Martin, Dusty Springfield, James Brown, Led Zeppelin, Prince kaj Rod Stewart. Samjare ĝi ricevis honoran premion de la internacia televida muzika kanalo MTV, „for being the embodiment of rock for the last 20 years“ ("estante la personigo de rokmuziko dum la lastaj 20 jaroj").

Februare 2007 la grupo ricevis la premion Grammy por plej bona muzika kunlaboro, pro la kanto Who Says You Can't Go Home kune kun la kantistino Jennifer Nettles, kaj samjare ankaŭ al ĝi atribuiĝis la germania premio Bambi en la kategorio "internacia muziko".

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Bon Jovi (1984)
  • 7800° Fahrenheit (1985)
  • Slippery When Wet (1986)
  • New Jersey (1988)
  • Keep the Faith (1992)
  • Cross Road – The Best Of (1994)
  • These Days (1995)
  • Crush (2000)
  • One Wild Night Live 1985–2001 (2001)
  • Bounce (2002)
  • This Left Feels Right (2003)
  • 100 000 000 Bon Jovi Fans Can’t Be Wrong (2004)
  • Have a Nice Day (2005)
  • Lost Highway (2007)
  • The Circle (2009)
  • What About Now (2013)
  • Burning Bridges (2015)
  • This House Is Not for Sale (2016)
  • 2020 (2020)

Krome publikiĝis kaj vendiĝis multnombraj unuopaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]