Bonnie Tyler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonnie Tyler

Bonnie TYLER, naskonome Gaynor HOPKINS (naskiĝis la  8-an de junio 1951(nun 1951-06-08) en Kimrio[1]) estas kimra kantistino. Ŝi kantis plurajn gravajn ŝlagrojn. Tri kantoj, "Lost in France", "It's a Heartache" kaj "Total Eclipse of the Heart", fariĝis gravaj ŝlagroj en la malfruaj 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj.

Ŝi reprezentis Unuiĝintan Reĝlandon en la granda finalo de Eŭrovido-Kantokonkurso 2013 en Malmö, Svedio per sia lasta unuopaĵo "Believe in Me".[2]

Albumoj

Listo de albumoj de Bonnie Tyle[3]:

  • 1977: The World Starts Tonight
  • 1978: Natural Force
  • 1978: It's a Heartache
  • 1979: Diamond Cut
  • 1981: Goodbye to the Island
  • 1983: Faster Than The Speed Of Night
  • 1986: Secret Dreams And Forbidden Fire
  • 1988: Hide Your Heart
  • 1988: Notes From America
  • 1991: Bitterblue
  • 1992: Angel Heart
  • 1993: Silhouette In Red
  • 1995: Free Spirit
  • 1998: All In One Voice
  • 2002: Heart And Soulkun la Filharmonia Orkestro de Prago
  • 2004: Simply Believe
  • 2005: Wings
  • 2013: Rocks and Honey

Estas ankaŭ kompilaĵoj de kantoj el la supraj albumoj.

Referencoj

  1. Latest news about Bonnie Tyler. fameball.com (2013). Alirita 13 Januaro 2013.
  2. About Bonnie Tyler. Eurovision Song Contest. Alirita 8 Majo 2013.
  3. Albums, tapes, and CD's. bonnietyler.com (2009). Alirita 13 Januaro 2013.

Eksteraj ligiloj