Bookcrossing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Librokrucigo en Liono

Bookcrossing (librokrucigo) estas tutmonda movado por senpaga librotransdono ĉefe al nekonataj homoj sed ankaŭ al konatoj. La esenco de "Bookcrossing" estas elliberigo de libroj en la sovaĝejon por sekvi iliajn vojaĝojn same kiel la vivojn, kiujn ili tuŝis.

La ideo ekzistas ekde marto 2001, kaj ĝi formaliĝis 17-an de aprilo 2001 kun lanĉo de la retpaĝo bookcrossing.com. Dum la unuaj 11 monatoj po ĉirkaŭ 100 novaj membroj aliĝis monate. En marto 2002 eldoniĝis unupaĝa raporto en la “Book-Magazine” (librorevuo), kiu atentigis la mediojn pri la temo kun la rezulto, ke ĝis nun ĉiutage pli ol 300 novaj membroj aliĝas, tendenco pliiĝanta.

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun (stato je 22-an de aŭgusto 2011) ekzistas 964.060 "bookcrossers" (librokrucigantoj), kiuj jam registris pli ol 8.182.503 librojn kiuj vojaĝas tra 132 landoj. La librokrucigantoj devenas el ĉiuj aĝogrupoj kaj demografiaj kategorioj.

"Bookcrossing" estas transkontinenta fenomeno, kun membroj el pli ol 130 landoj – de Antarkto ĝis Zimbabvo. La plej granda nombro troviĝas en Usono. Tamen, la komunumo en Eŭropo kreskas daŭre. Al libroj la partoprenantoj ne konigas landlimojn kaj ilin "elliberigas" ofte dum vojaĝoj.

Procedo[redakti | redakti fonton]

Librokruciganto registras siajn librojn en la retpaĝo, por ke ĉiu libro havu sian propran BCID (bookcrossing-Identeconumero). Per tiu numero la libro estas signata (manskribite, per etikedo, aŭ iel ajn). Per tiu numero tiu, kiu trovas "elliberigitan" libron, povas rigardi en www.bookcrossing.com, kiu elliberigas la libron, kaj kie ĝi jam estis. Oni mem povas ankaŭ fari enskribon, por ke aliaj librokruciĝantoj sciu, ke la libro fartas bone. Post kiam oni legis la libron (aŭ ankaŭ ne), oni mem elliberigas la libron denove. Ekzemple oni lasas ĝin en kafejo, en trajno aŭ en parko, tiel ke homoj povu trovi ĝin – aŭ oni povas doni ĝin al amiko aŭ konatulo.

Motivoj[redakti | redakti fonton]

Partoprenantojn de "Bookcrossing" povas allogi aventuro, malprofitemo kaj literaturo en unika miksaĵo, kiu estas nerezistebla por iaj legemuloj. La afineco al botelpoŝto aŭ al kartetoj je aerobalonoj iel memorigas onin pri pasintaj periodoj. Krome oni povas rigardi al "bookcrossing" kiel tutmondan, grandan kaj malfermitan biblioteko.

Ĉu mi devas disiĝi de miaj amataj libroj?[redakti | redakti fonton]

Jes kaj ne. Unuflanke kelkfoje ekzistas libroj, kiujn oni legis unufoje kaj poste ili nur kuŝas ie ajn en la ĉambro. Tro bonaj por esti forĵetitaj, tiuj libroj tamen ne estas sufiĉe valoraj por esti kolektataj. Tiuj libroj estas jam destinataj por vojaĝi. Aliflanke ekzistas libroj, kiujn oni kolektas kaj eĉ ne pruntas. Nu, laŭdire ekzistas intertempe librokrucigantoj, kiuj aĉetas certajn librojn duoble…unu por la kolektado kaj unu por la elliberigo.

Nuntempe la retpaĝo ekzistas nur en la angla lingvo. Certe jam troviĝas alilingvaj forumoj (ekzemple en la germana, sed bedaŭrinde ne en Esperanto). Krome ekzistas kelkaj alilingvaj instrukcioj (ekzemple en la germana ĉe www.bookcrossers.de), kiuj faciligas la komencon. La "taglibro" de la liberigitaj libroj estas skribata principe en la lingvo de la libro. La senkosta aliĝo estas farata per retmesaĝadreso kaj pasvorto, sed sur la retpaĝo oni estas konata nur je memelektita uzantonomo (ŝercnomo) – la retmesaĝadreso neniam estas montrata ie ajn sur la retpaĝo.

Sur tiu retpaĝo oni povas doni al la libroj proprajn BCID, skribi, kie oni elliberigos la librojn (por ke aliaj librokruciĝantoj povu "ĉasi" kaj trovi ilin), observi, kiam kaj kie aliaj libroj estos elliberigataj (por ke oni mem povu "ĉasi" ilin), fari enskribon pri trovitaj libroj kaj denove elliberigi ilin, post kiam oni legis kaj taksis ilin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]