Borborema Altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Borborema Altebenaĵo estas altebenaĵo en nordoriento de Brazilo, ĝia mezalteco estas 400m, kaj la plej altaj partoj atingas 1000 metrojn. Ĝi etendiĝas tra subŝtatoj Paraíba, Pernambuco, Rio Grande do Norte kaj Alagoas.

La altebenaĵo estas natura limo inter la marbordaj ebenaĵoj kaj la depresio de Sertão. Ĝia flaŭro estas riĉa kaj enhavas subflaŭrajn regionojn. La temperaturo varias inter 35ºC (tage) kaj 18ºC/20ºC (nokte), en la somero kaj 20ºC/25ºC (tage) e 12ºC/15ºC (nokte), dum la vintro.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-Brazilo