Botaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botaya
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 0° 39′ U (mapo)42.49275-0.65202777777779Koordinatoj: 42° 30′ N, 0° 39′ U (mapo) [+]
Botaya (Tero)
Botaya (Tero)
DEC
Botaya
Botaya
Situo de Botaya
Botaya (Hispanio)
Botaya (Hispanio)
DEC
Botaya
Botaya
Situo de Botaya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Botaya [+]
vdr


Botaya ([boTAĝa]) estas hispana vilaĝo, kiu apartenas al municipo Jaca, de komarko Jacetania, en provinco Huesca de la historia hispana regiono Aragono. [1]

Loknomo[redakti | redakti fonton]

Pri la ebla origino de la loknomo, inter aliaj, estas jenaj klarigaj manieroj de ĝia formado:

  • el la latina vorto "betelus", betulo (siavice prunto el keltaj lingvoj) [2]
  • el la antaŭ-hindeŭropa radiko bota [3]
  • el la vorto "botalo" (mallarĝa strateto inter domoj), kiu pli malpli respondas al priskribo de la loko, kiu havas nur unu ĉefstraton.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Botaya situas je altitudo de 960 metroj super la marnivelo, sur la suda deklivo de la montaro "San Juan de la Peña". Ĝi situas je distanco 30 km for de la urbo Jaca kaj 71 km for de la provinca ĉefurbo Huesca. [4] Ĝi estas urbeto situanta sur la sudaj deklivoj de la Sierra de San Juan de la Peña, kiu estas alirita per malsimpla vojo. [5]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La censo, kiu ordonis la aragona reĝo Fernando "la Katoliko" en 1495, donis al Botaya 6 familiojn. La demografia evoluo de Botaya estas jena: [6]

  • 230 (1857)
  • 184 (1900)
  • 59 (1980)
  • 39 (1991)
  • 26 (2000)
  • 27 (2004)
  • 32 (2008)
  • 33 (2012)
  • 24 (2016)
  • 24 (2020)
  • 29 (2022)

Historio[redakti | redakti fonton]

En romiaj tempoj, armea vojo transiris la areon, sed ekzistas neniuj dokumentpruvoj de Botaya ĝis la 11-a jarcento.

Laŭ Agustín Ubieto Arteta, la unua mencio de la loko estas el la jaro 1049, en la "Cartulario de San Juan de la Peña", kaj ĝi estas citita kun la nomoj de Botaya, Botaga, Botaia, Uotaia kaj Votaga. La historio de Botaya estis ligita al la proksima monaĥejo "San Juan de la Peña", kiu jam en 1045 posedis terojn kaj vitejojn. Inter 1035 kaj 1064, ĝiaj najbaroj ankaŭ rekonis la proprieton de Monto Larrasún al ĉi tiu monaĥejo. [7]

Ĝi formis sian propran municipon inkluzive de la monaĥejo "San Juan de la Peña" ĝis 1967, kiam ĝi estis integrigita en tiu de Jaca. [3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Malgranda vilaĝeto konstruita laŭ intensa pirenea stilo kaj formita de volumaj domoj, kun elmontritaj aŭ blankaj kaligitaj masonaĵmuroj kaj tegmentoj, sur kiuj altiĝas grandioza aro da kvadrataj kaj detranĉkonusaj kamentuboj, kun timigiloj kontraŭ sorĉistinoj supre. [3] [8]

Ĝiaj stratetoj estas organizitaj per larĝa placo, kie sub la protekto de la preĝejo, leviĝas du grandiozaj domoj de 1598, kaj ankaŭ la komuna forno (la hodiaŭa socia centro). Malantaŭ la paroĥa preĝejo kuŝas la ĉefparto de la urba areo, kie domoj kun lintelaj pordoj alternas kun aliaj en arkoj kun grandaj doveloj, kelkaj apartigitaj per trairejo. La malnova lernejo (kun la blovita latrino fiksita al la muro) estas en bona stato, same kiel la malnova pavimita pado, kiu kondukas al la tombejo.

De kelkaj jaroj estas zorgo en tiu ĉi vilaĝo konservi popolan arkitekturon kaj tradiciajn elementojn, tial ĝi estas en sufiĉe bona konserva stato. [9]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo dediĉita al "San Esteban" (Sankta Stefano):
Ĝi estis konstruata laŭ romanika stilo fine de la 12-a jarcento aŭ komenco de la 13-a. Ĝi estas la paroĥa preĝejo de la loko, kaj konsistas el ununura barelvolba navo kun lunetoj, kun malgrandaj flankaj kapeloj kaj profunda kupolhava pastrejo. Ĝi akiris sian nunan fizionomion en la lasta triono de la 17-a jarcento, kun la reformo de la primitiva romanika templo, kies orientiĝo estis varia de oriento al okcidento. Ankoraŭ restas parto de la norda originala muro. La baptujo kaj la skulptita timpano de la suda portalo (kun bildoj de majesta Kristo, la apostoloj kaj Trinitarian krismon (eble mezepoka verko de de la majstro el San Juan de la Peña). Inter la barokaj retabloj troviĝas la plej malnova de San Adrián, el modesta samnoma ermitejo. [3] [10] [11]
Ene de la paroĥa preĝejo de Sankta Stefano estas peco skulptita, kiu estas sendube escepta. Temas pri timpaneto, kiu havas maloftan krismon ĉizitan en ĝia centro kun la surskribo GEOR GII. Sendube la peco reprezentas la patronon Sanktan Georgon, kaj ĝia konstruo ŝuldiĝas al la famo de tiu ĉi sanktulo, kiun la krucmilitistoj revenigas el la Sankta Lando. [12] [7] [13]
  • Ermitejo dediĉita al "San Clemente" (Sankta Klemento):
Ĝi estas romanika, de la 11-a jarcento kaj havas ortangulan etaĝmapon, duonronda absido kun centra fenestro kun duonronda arko, ĝia kvaronsfera volbo, konstruita per ĉizitaj ŝtonoj estas en bona stato, kvankam parto de la ermitejo estas en ruinoj. [14] [7]
  • Ermitejo dediĉita al "San Miguel" (Sankta Miĥaelo):
Ĝi estas romanika, de la 12-a jarcento kaj havas ortangulan etaĝmapon, duonrondan absidon kun centra fenestro kun duonronda arko kaj kvaronronda volbita tegmento kun frontonhava tegmento. Konstruo kun bone ĉizita kaj kvadratita ŝtono. Sur la pordo estas timpano kun majesta Kristo surskribita en mandorlo tenita fare de du anĝeloj. Hodiaŭ ĝi estas la kapelo de la tombejo. [15] [7]
  • Ermitejo dediĉita al "San Adrián" (Sankta Adriano):
Ĝi estas de la 16-a jarcento kaj havas rektangulan etaĝon, rektan kapon, frontonhavan tegmenton kun ŝtonplatoj.
  • Ermitejo dediĉita al "Santa María" (Sankta Maria):
Ĝi estas de la 17-a jarcento, sed ĝi estas en ruinoj.
  • Ermitejo dediĉita al "Santísima Trinidad" (la Sankta Triunuo):
Ĝi estas de la 18-a jarcento kaj ĝi havas rektangulan etaĝmapon kaj rektan antaŭmuron, sed ĝi estas ruinigita.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • "San Bartolomé", la 24-an de aŭgusto. Estas siaj plej gravaj festoj, en honoro al Sankta Bartolomeo. [3]
  • "San Adrián", Aliaj la 16-an de junio. Ili estas ne tiel gravaj festoj, honore al Sankta Adriano.
  • En junio la enloĝantoj de Botaya partoprenas la pilgrimadon de la voto al "San Indalecio" ĝis la monaĥejo "San Juan de la Peña".

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Proksime de Botaya situas la arthistoria romanika monaĥejo San Juan la Peña. Ĝiaj ŝtonminejoj estis famaj pro la kvalito de la ŝtono por konstruado. [3]

En la preskaŭ najbaraj vilaĝoj Botaya kaj Ena estas du homoj, inter la malmultaj specialistoj, kiuj ankoraŭ restarigas kaj faras ŝtontegmentojn. [16]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]