Branĉokanalo (Dortmund-Ems-Kanalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nuna jaĥtohaveno en Herne. Ĉi tie estis la elirpunkto de la senelira kanalo.

La branĉokanalo de la Dortmund-Ems-Kanalo, kiu nomiĝas en Herne por la eksfunkciigita sekcio ankaŭ senelira kanalo, estis proksimume sep kilometrojn longa akvovojo inter Ŝiplifto Henrichenburg kaj Herne, kiun oni konstruis inter 1893 kaj 1896. La branĉokanalo estis antaŭanto de ligo de la Dortmund-Ems-Kanalo kun la Rejno, la nuna Rejn-Herne-Kanalo. Antaŭ la konstruo de la kanalo ties pasejon uzis ĝis 1882 la Reĝa-Vestfalia Fervoj-Asocio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La senelira kanalo havis sian elirpunkto ĉe la kanalhaveno de ŝaktoinstalaĵo Friedrich der Große 3/4 (51° 33′ 50″ N, 7° 15′ 13″ O (mapo)51.5639867.253659Koordinatoj: 51° 33′ 50″ N, 7° 15′ 13″ O (mapo) ) kaj pasis meze tra la urboparto Horsthausen ĝis la nuna ponto de la germana aŭtovojo A42 ĉe la strato Bahnhofstraße (51° 32′ 58″ N, 7° 12′ 54″ O (mapo)51.5493517.215099 ), ĉe la rando de la urbocentro de Herne kaj malproksime de Kastelo Strünkede. Ĉe la iama kanalhaveno de Minejo Friedrich der Große nun troviĝas la Kluzo Herne-Oriento.

En la tempo inter 1895 ĝis 1938 la kanalo servis por la karbotransporto inter la ŝaktinstalaĵoj de Minejo Friedrich der Große 1/2 en Herne-Horsthausen kaj 3/4 en Herne-Börnig. Tiu ĉi kanalsekcio bezonis nenian kluzon. La konstruo de ĉi tiu akvovojo fariĝis necesa, ĉar la tiama substrukturo ne ebligis alian transporeblecon, kontinua stratoligo inter Horsthausen kaj Börnig tiutempe ne jam ekzistis.

Krom karboŝipoj sur ĉi tiu kanalsekcio ankaŭ trafikis ekskursoŝipoj. Konsidere de tio, ke Herne troviĝis ĉe du kanaloj, la urbo ricevis la famon de „Kanalurbo Herne“. En vintro ĉi tiu kanalsekcio havis la ŝercnomon „La plej longa glitkurejo de Herne“, en la somero la nomon „La plej longa naĝejo de Herne“.

Eksfunkciiĝo kaj foriĝo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1934 konsiderindaj elminigdifektoj preskaŭ kaŭzis digorompiĝon en Horsthausen. Post tio oni ja denove fortigis la digojn, tamen la detrua efiko de la elminigdifektoj sur la kanalejo ne estis haltigebla. Pro tio oni eksfunkciigis la seneliran kanalon oktobon de 1937, same la havenon de Minejo Friedrich der Große 1/2 en Horsthausen. En la urboparto Horsthausen ekzistas ankoraŭ apoteko, la „Haven-Apoteko“, kiu per sia nomo memorigas pri ĉi tiu epoko.

La 12-an de januaro 1938 oni eksplodigis la digon kaj forfluigis la akvon. Antaŭe oni separis apud la Haveno Friedrich der Große en Börnig ĉi tiun kanalsekcion per ŝtaltabularo disde la ceteraj kanalinstalaĵoj.

Dum kiam grandaj partoj de la malplena kanalejo tuj estis plenŝutataj kaj aliuzata, ĝis la konstruo de la A42 kelkloke oni povis bone percepti la iaman kanalejon. Nun la germana aŭtovojo A42 uzas ĉi tiun pasejon. Por la plenigo oni uzis ŝtonrubon, kiu kuŝis sur ŝutmonto de la iama Minejo Friedrich der Große 1/2. Ekde Baukau direkten Castrop-Rauxel oni povas rekoni la iaman pason de la akvovojo pro la tutrekta stratopaso. Ankaŭ la instalo de la etĝardenaro „Im Stichkanal“ [en la senelira kanalo] orientiĝas je la paso de la iama kanalejo.

Al la fakta branĉokanalo ĝis Henrichenburg alligiĝis ĝis 1914 la Rejn-Herne-Kanalo. En 1950 la branĉokanalo estis oficiale alordigita al la Rejn-Herne-Kanal, kiu per tio mallonge antaŭ la malnova Ŝiplifto Henrichenburg (el 1899) transiras en la Dortmund-Ems-Kanalon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. Eckoldt (eldoninto), Flüsse und Kanäle, Die Geschichte der deutschen Wasserstraßen, paĝo 378, DSV-Verlag 1998