Brand (Saksa Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 12:51, 16 maj. 2005 farita de Montanesko (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Brand estas la nomo de rokokabo apud la valo de la rivereto Polenz (prononcu: polenc) kiu situas en la germana parto de Elba Grejsmontaro proksime al la vilaĝoj Waltersdorf kaj Porschdorf. La terasoforma supro de Brand, kie la migranton invitas la gastejo Brandhotel, troviĝas 187 metrojn super la valo. Ofte oni ĝin nomas "balkono de Saksa Svislando" kaj komparas ĝin kun la (multe pli konata) apudelba rokogrupo Bastei. Al la vizitantoj Brand prezentas mirindan panoramon, kiu etendiĝas de sudoriento (Großer Winterberg) trans sudo ĝis okcidento (Bastei)
Ĉar aliro per aŭto aŭ buso ne eblas, al Brand ne alvenas malpli da turistoj ol al Bastei. Por atingi la rokoterason necesas uzi la forton de la muskoloj. La tiurilate plej postulema suprenvojo nomiĝas Brandstufen (prononcu: brantŝtufn), ĉeno de ŝtuparoj el sume 755 ŝtupoj.