Brigadejro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brigadejroj

Brigadejro (portugale Brigadeiro [bɾiga'dejɾu]) estas brazila dolĉaĵo farita el kakaopulvoro, kondensita lakto kaj butero. Brigadejro same kiel beijinhos (kisetoj) kaj cajuzinho (akaĵueto) estas manĝata dum naskiĝtagfestoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Brigadejro ekestis dum la 1940-aj jaroj laŭ Brigadeiro Eduardo Gomes. Eduardo Gomes estis brazila aerarmea brigadestro (tial 'brigadeiro'), kiu konatiĝis pro sia partopreno en komunista partio en Rio de Ĵanejro. Pliposte, en 1946 kaj 1950, li vane klopodis fariĝi prezidento dum mallonga periodo de demokratio en Brazilo. Tio estis periodo de mankoj je tradiciaj importproduktoj, kiel nuksoj kaj eŭropa fruktaro, pro la postsekvoj de la milito. En tiu sama periodo Nestlé tamen enkondukis la kakaopulvoron en Brazilo.

Kvankam Brazilo estas unu el la plej grandaj produktistoj de kakaograjnoj oni opinias ke la sukceso de brigadejro ŝuldas al koincido de cirkonstancoj: ke Nestlé enkondukis la kakaopulvoron, la elpensintoj nomis la frandaĵon al la konata politikisto, la serĉado al anstataŭigaĵo por la bongustaĵoj kiuj ne plu povas esti importataj kaj la facila preparmaniero.

Alia rakonto diras ke la brigadejro estis nomumita laŭ Eduardo Gomes, ĉar li perdis unu el la testikoj dum armita konflikto en la urbo; brigadejro ne havas, kiel unu el la malmultaj bongustaĵoj, ovojn en la recepto, kaj en la portugala lingvo ovo estas vulgara vorto por testiko (kojono).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]