Brita Malajzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:07, 18 feb. 2014 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Brita Malajzio inter 1909 kaj 1946.

Brita Malajzio malprecize aludas al serio de ŝtatoj en la Malaja Duoninsulo kaj insulo de Singapuro kiu estis sub britia kontrolo inter la 18a kaj la 20a jarcentoj. Malkiel la esprimo "Britia Hindio", kiu ekskludis la hindiajn suverenajn ŝtatojn, la termino Brita Malajzio estis ofte uzita por aludi al la Malajziaj Ŝtatoj sub nerekta brita regado same kiel al la Markolaj kolonioj kiuj estis sub suvereneco de la Britia Krono. Antaŭ la formado de la Malajzia Unio en 1946, la teritorioj ne estis lokigitaj sub unuigita administrado. Anstataŭe, Brita Malajzio enhavis la teritoriojn de la Markolaj kolonioj, la Federataj Malajziaj Ŝtatoj kaj la Nefederataj Malajziaj Ŝtatoj.

Snb Brita regado, Malajzio estis unu el plej profitdonaj teritorioj de la Brita Imperio, kaj la plej granda produktanto en la mondo de stano kaj poste de kaŭĉuko.

La Malajzia Unio estis nuligita kaj anstataŭita de la Federacio Malajzio en 1948. Ĝi iĝis tute sendependa la 31an de Aŭgusto 1957. La 16an de Septembro 1963, la federacio, kun Sabaho, Saravako kaj Singapuro, formis pli grandan federacion nome Malajzio.

Referencoj

  • Zainal Abidin bin Abdul Wahid; Khoo, Kay Kim; Muhd Yusof bin Ibrahim; Singh, D.S. Ranjit (1994). Kurikulum Bersepadu Sekolah Menengah Sejarah Tingkatan 2. Dewan Bahasa dan Pustaka. ISBN 983-62-1009-1
  • Osborne, Milton (2000). Southeast Asia: An Introductory History. Allen & Unwin. ISBN 1-86508-390-9
  • 1911 Encyclopædia Britannica. Malay States.

Eksteraj ligiloj