Bronkektazio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bronkektazio estas pulma malsano.

Post pulmito kaj gripo, ĉe pulmosklerozo, kaj pro algluiĝo de la pleŭro, la bronkoj povas dilatiĝi saketforme. Kaj en tiuj saketoj akumuliĝas mukaĵo, kiu poste povas malkomponiĝi aŭ putriĝi, estigante simptomojn de pusa, putra aŭ fetora bronkito. La ekstremoj de la fingroj de tiuj malsanuloj ofte similas al tamburfrapiloj pro kronika kongesto kaj ŝvelo.

La puso entenata en la bronkaj saketoj povas lezi la bronkan parieton kaj detrui sangangion estigante hemoragion. Ĝi ankaŭ povas inflamigi la apudan pulman histon, kaj, pli malofte, invadi la sangofluon estigante cerban absceson, pusan meningitonpiemion (pusa infekto de la sango).

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj