Bruno Najbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bruno Najbaro
Persona informo
Ŝtataneco LatvioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr

Bruno Najbaro estas esperantlingva plumnomo de latva esperantisto, kiu fine de la Dua Mondmilito elmigris al Britio. Li konatas precipe pro la publikigo de la origine esperantlingva rakontaro Rakonto de kampara bubo, membiografio, kiu samtempe estas la ĉefa fonto de informoj pri la verkinto. Bruno Najbaro estas la prezidanto de la Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio.

En recenzo de la libro en la revuo Monato (numero 1999 06, paĝo 28), la recenzinto Walter Klag notis:[1]

Citaĵo
 Bruno Najbaro detale kaj atentokapte priskribas sian vivon: Latva kamparana knabo iĝas soldato de la germana armeo en la Dua Mondmilito (1939 ĝis 1945), fuĝas militfine okcidenten por ne kontaktiĝi kun la sovetia armeo, iĝas laboristo en Britio, kie li trovas novan hejmlandon. Li vivas nun kiel pensiulo kaj delegito de Universala Esperanto-Asocio en Keighley, Britio. Klare oni vidas la evoluon de homo: de kamparano al profesia teksaĵisto, sed ankaŭ al konvinkita esperantisto; jam frue pensinte pri la neceso de "superlingvo" (kiel li ĝin nomas), li dufoje aŭdas pri la reala ekzisto de tia lingvo, kiun li fine lernas. 
— Monato (numero 1999 06, paĝo 28)[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 recenzo en Monato (numero 1999 06, paĝo 28) Arkivigite je 2021-06-02 per la retarkivo Wayback Machine