Buĥara emirlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Buĥara emirlando (1747-1920) estis ŝtato de Centra Azio, kun ĉefurbo en Buĥaro, kaj poste estis protektorato de la Rusa Imperio ekde 1873 ĝis ĝia malapero dum la Rusa Revolucio. La emirlando forte konkurencis kun la najbara ŝtato Ĥanlando Kokando, kiu same en la la 1870-aj jaroj iĝis protektorato de la Rusa Imperio.

Ĝi estis kreita kiam la Buĥara Ĥanlando estis konkerita de la ŝaho de Persio Nadir Ŝaho kaj regata de la emiroj de la dinastio Mangit. La lasta emiro estis Alim Ĥan.

En 1920 ĝi iĝis la Buĥara Popola Soveta Respubliko kaj nuntempe ĝia teritorio troviĝas en la nunaj Uzbekio kaj Taĝikio.