Ĥanlando Kokando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
flago de Kokando
palaco de ĥano Hudayar en Kokando, konstruita inter la jaroj 1863 kaj 1873

La Ĥanlando Kokando estis ŝtato en la Fergana Valo, kun la ĉefurbo Kokando. Ĝi ekzistis proksimume ekde la jaro 1710, ĝis la jaro 1876, kiam ĝi estis armee konkerita kaj aneksita de la Rusia Imperio. Aparte komence de la 19-a jarcento la regno havis ekonomian prosperon kaj iom da politika influo en Centra Azio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kreo de la Ĥanlando (18-a jarcento)[redakti | redakti fonton]

La historio de la Ĥanlando Kokando komenciĝas komence de la 18-a jarcento, en tempo kiam malstabiliĝis la politika ordo de la antaŭaj potencocentroj Buĥaro kaj Ĥiva. En la Ĥanlando (pli poste Emirlando) Buĥaro interbatalis du grandaj politikaj partioj, kio aparte malfortigis la ŝtaton. La ĥano respektive emiro de Buĥaro koncentriĝis ne perdi la kontrolon en la okcidenta kaj suda partoj de sia lando, sed apenaŭ kontrolis la orientan parton, tiel ke la regiono de Kokando povis sendependiĝi.

La Ĥanlando Kokando kreiĝis ĉirkaŭ la jaro 1710 gvide de Ŝah-Ruĥ - liaj idoj ĝis la jaro 1876 regis la landon. Tra granda parto de la 18-a jarcento grandaj teritorioj de la Fergana Valo restis pribatalitaj de la ĉirkaŭaj regnoj. Ĉirkaŭ la jaro 1758 la ĥano Erdeni Bey sendis diplomatian mision al Pekino, por deklari sian formalan subiĝon al la ĉina imperiestro. Ĉina geografo skribis tiam, ke la Fergana Valo tiutempe havis kvar regnojn: Andiĝono, Namangano, Margilano kaj Kokando. Erdeni ĉirkaŭ la jaro 1763 krome serĉis alianciĝon kun Ahmad Ŝah Durrani (regotempo 1747–1772), la unua ŝtatestro de Afganio. Sed la diplomatia misio ne alportis rezultojn, kaj por la resto de la 18-a jarcento la ĥanoj de Kokando restis vasaloj de la Ĉina Imperio.

Ekonomia kaj politika prosperiĝo en la unua triono de la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1760 kaj 1790 la urboj de la Fergana Valo ekonomie ekpliprosperiĝis. La produktado de silko iĝis motoro de ekonomia prospereco, kaj la komercaj rilatoj al Kaŝgaro kaj Ĉinio estis intensaj. La agrikulturaj areoj estis pligrandigitaj fare de novaj akvumaj kanaloj. Ene de 20 kaj 30 jaroj la ĥanlando estis la probable plej forta politika regno de Centra Azio, kaj en la regno konstruiĝis granda nombro da publikaj konstruaĵoj en irana stilo, tiel ke la ĉefurbo Kokando fine havis 600 moskeojn kaj 15 madrasojn.

En la 19-a jarcento la ĥanoj Alim (regotempo 1800-09), lia frato Muhammad Umar (regotempo 1809-22) kaj ties tre june ekreganta filo Muhammad Ali (ankaŭ nomata Madali, naskiĝis ĉirkaŭ 1810, regis inter 1822 kaj 1841) ankoraŭ sukcesis konkeri Taŝkenton kaj aliajn urbojn de la regiono kaj sukcesis konvinki iujn pliajn tribojn kazaĥajn agnoski superan gvidon de la Ĥanlando Kokando. La ĥano Muhammad Ali (formale lige al komercaj konfliktoj) eĉ agis kontraŭ la Ĉina Imperio, per subteno de lokaj ribeloj en la regiono de Kaŝgaro. Ankaŭ la nobelaron de la eksa Kazaĥa Ĥanlando la Ĥanlando Kokando subtenis, cele al ribeloj kontraŭ la Rusia Imperio. La kazaĥa ribelulo Sarŝan Kasimob (ekde la jaro 1825, inter la jaroj 1831 kaj 1834) en Kokando eĉ kolektis tutan armeon.

Sed la sukceso ekde la 1830-aj jaroj estis nur ŝajna - kaj la daŭraj konfliktoj aparte kun la najbara Emirlando Buĥaro malfortigis la landon.

Rusia konkero[redakti | redakti fonton]

La rusia ekspansio, kiu fine signifis la pereon de la ĥanlando, komenciĝis en 1853, kiam la rusia armeo konkeris la fortikaĵon Ak Masĝid]] en la pleja nordo de la Ĥanlando Kokando. En junio 1865 la rusia armeo gvide de la armeestro Ĉernjajev konkeris la urbon Ĥuĝando. Post tio la Ĥanlando Kokando en 1868 iĝis vasaloŝtato de la Rusia Imperio, samkiel la Emirlando Buĥaro, kaj la ĥano Hudayar plene perdis sian potencon. La rusoj ricevis privilegiojn de nelimigita envojaĝo kaj de komercado je minimumaj impostoj, kaj la ĥano pagis al la Rusia Imperio promilitan monkompenson kaj konfirmis la rusiajn konkerojn.

Tamen la Ĥanlando Kokando por la Rusia Imperio restis malstabila faktoro: La ĥano Hudayar en julio 1875 pro krueleco, tro altaj impostoj kaj rilatoj al la rusoj estis forpelita de sia loĝantaro, kaj nomumiĝis nova ĥano Nasruddin. Hudayar fuĝis en protekton de la rusia armeo, kiu aktivigis armeajn unuojn pro la ampleksigo de la ribelo ankaŭ al formale "rusia teritorio" - nome al la regiono de Ĥuĝando. Pro tiu militado de la rusia armeo kontraŭ islamaj ribeluloj la rusaj regantoj baldaŭ perdis la intereson en Kokando toleri lokan islaman registaron. Tial la Ĥanlando Kokando la 19-an de februaro 1876 gvide de la rusia generalo von Kaufmann estis definitive anekita fare de la Rusia Imperio kaj aligita al la (en 1867 fondita) rusia gubernio Turkestano.

Ĥanoj de Kokando[redakti | redakti fonton]


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ivanov, P. P. Istorija kokandskogo Ĥanata. En: Oĉerki po istorii srednej azii (XVI - seredina XIX v.) Moskvo 1958, p. 186 - 194.
  • Nabiev, R. N.: Iz istorii Kokandskogo Ĥanstva (Feodalnoje Ĥozjajstvo Ĥudojar-Ĥana). Taŝkento 1973.
  • Newby, L. J.: The empire and the khanate. A political history of Qing relations with Khoqand c. 1760 - 1860. Leiden [kaj alie]: Brill, 2005. [1]
  • Fischer Weltgeschichte Band 16: Zentralasien